Sfragistiko (greke: σφραγίς/sfragís), scienco pri sigeloj, apartenas al la interesa mondo de helpaj historiaj sciencoj.
Sigelfakuloj esploras la mesaĝojn specialajn de sigeloj sekularaj kaj ekleziaj. Tiu ĉi scienco estiĝis ekde la 17-a jarcento kaj ties pioniro estis la turingiano Johann Michael Heineccius[1]. Ĝi konsideratas flanka branĉo de pridokumenta scienco (diplomatiko). De ĝi la tuto diferencas danke al alia metodiko simila al heraldiko kaj numismatiko.
Fariĝas studoj pri la fiziko de sigeloj, el kio estu deduktoj pri la estiĝo kaj la fikso de la sigeloj. Krome interesas ankaŭ la arthistoriaj aspektoj, memkompreneble, kiuj informas pri vestaĵo, armoj/armevoluo kaj (urba) historio.
Kie temas iel ankaŭ pri blazonoj kaj simboloj de regantoj estas multaj samoj kun heraldiko.