Shashi Tharoor | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 9-an de marto 1956 (68-jaraĝa) en Londono | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Nov-Delhio vd | ||||
Ŝtataneco | Barato ![]() | ||||
Alma mater | St. Stephen's College (en) ![]() Montfort School, Yercaud (en) ![]() Campion School, Mumbai (en) ![]() St. Xavier's Collegiate School (en) ![]() The Fletcher School of Law and Diplomacy (en) ![]() Universitato de Delhio Universitato Tufts St. Xavier's College (en) ![]() ![]() | ||||
Partio | Barata Nacia Kongreso ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sunanda Pushkar (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto diplomato ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Why I am a Hindu vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Shashi THAROOR ([ʃɐʃi t̪ɐɾuːr]; 9a de Marto 1956)[1][2] estas barata politikisto, verkisto kaj iama internacia diplomato[3] kiu servis kiel Membro de la Parlamento, Lok Sabha, nome Malsupra Ĉambro en la Parlamento de Barato, el Thiruvananthapuram, Kerala, ekde 2009. Li estis iam Vic-Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj estis kandidatigita por la posteno de Ĝenerala Sekretario en 2006.
Li servis ankaŭ kiel Prezidanto de la Parlamenta Komamitato pri Informadika Teknologio[4] kaj de la Kongreso de Tutbarataj Profesiuloj.[5] Li iam servis kiel Prezidanto de la Parlamenta Komitato pri Eksteraj Aferoj (2014 ĝis 2019). En 2019, Shashi Tharoor ricevis la Premion de la Sahitĝa Akademio pro sia libro "An Era of Darkness" en la ne-fikcia kategorio de angla lingvo.[6][7]
Naskiĝinta en Londono, Britio, kaj edukita en Barato, Tharoor gradiĝis en la "St. Stephen's College", de la Universitato de Delhi, en 1975, kaj finigis studojn en 1978 per doktorigo en Internaciaj Rilatoj kaj Aferoj en la "Fletcher School" de Juro kaj Diplomatio, de la usona Universitato Tufts. Estante 22-jaraĝa, li estis la plej juna persono tiam kiu ricevis tian honoron el la Fletcher School. El 1978 ĝis 2007, Tharoor estis karierfunkciulo en Unuiĝintaj Nacioj, kaj plialtiĝis al la rango de Vic-Ĝenerala Sekretario pri Komunikado kaj Publika Informado en 2001. Li anoncis sian retiron post rezulti la duan en la elekto de 2006 por Ĝenerala Sekretario, posteno kiu estis atingita de Ban Ki-moon.[8] En 2009, Tharoor komencis sian enlandan politikan karieron aliĝante al la partio Barata Nacia Kongreso kaj sukcese reprezentis la partion en Thiruvananthapuram, Kerala, venkante en la balotado por la barata parlamento Lok Sabha kaj tial iĝante parlamentano. Dum la Kongres-estrita registaro UPA (2004–2014), Tharoor servis kiel Ministro de Ŝtato por Eksteraj Aferoj[9] (2009–2010) kaj Ministro por Disvolvigo de la Homaj Rimedoj (2012–2014).[9]
Tharoor estas laŭdita verkisto, kiu verkis 19 tre bone venditaj verkoj pri fikcio kaj ne-fikcio ekde 1981, kiuj temas pri Hindio kaj ties historio, kulturo, kino, politiko, socio, eksterlanda politiko, kaj aliaj rilataj temoj.[10][11] Li estas ankaŭ aŭtoro de centoj de kolumnoj kaj artikoloj en publikaĵoj kiel The New York Times, The Washington Post, TIME, Newsweek, kaj The Times of India. Li estis kontribua redaktoro de Newsweek International dum du jaroj. El 2010 ĝis 2012, li verkis kolumnon en The Asian Age, Deccan Chronicle kaj, dum plej el 2012, ĝis sia nomumo kiel Ministro, kolumnon en Mail Today; li verkas internacie sindikita ĉiumonatan kolumnon por Project Syndicate. Li verkis ankaŭ regulajn kolumnojn por The Indian Express (1991–93 kaj 1996–2001), The Hindu (2001–2008), kaj The Times of India (2007–2009).