Shopify | ||
---|---|---|
shopping cart software • kompanio • entrepreno • publika kompanio • negoco vd | ||
Dum | 2006 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | corporation | |
Fondintoj | Tobias Lütke vd | |
Sidejo | Otavo | |
Lando | Kanado | |
Dungitoj | 8 300 (stato: 2023) | |
ISIN-kodo | CA82509L1076 | |
filiaj kompanioj | Oberlo vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Shopify estas kanada kompanio por e-komerca programaro, bazita sur la pago de monataj abonkotizoj, por funkciigi retbutikon en la Interreto. La firmao, bazita en Otavo, Ontario, evoluigas retan komputilan programon por podetalaj vendejoj kaj vendpunktosistemoj.
Shopify ofertas podetalistojn kaj malgrandajn entreprenojn pakaĵon da servoj, kiuj inkluzivas pagservon, loĝistikon kaj produktan administradon, konstruadon de klientobazo, ilojn por administri liveraĵojn kaj klientservadon, kreditajn solvojn (en) kaj pli.
La firmao estis fondita en 2004, komence la fondintoj kreis ĝin por prilabori pagojn por sia reta butiko vendanta neĝtabuloj. Nuntempe, la firmao raportas havi pli ol 800,000 vendejojn en proksimume 175 landoj uzante sian platformon kaj totalaj vendoj superantaj 100 milionojn da usonaj dolaroj.
La firmao estis origine nomita Jaded Pixel Technologies Inc. kaj en 2011 ŝanĝis sian nomon al Shopify Inc.
Shopify estis fondita en 2006 de Tobias Lütke, Daniel Weinand kaj Scott Lake, post kiam ili provis malfermi vendejon por vendo de neĝtabulaj ekipaĵoj nomata "Snowville" kaj ne kontentiĝis pri la ekzistantaj solvoj en la merkato por starigi interretajn butikojn. [1] Lütke, kiu profesie estas komputilprogramisto, decidis konstrui al si platformon por interreta vendejo, reta vendejo por vendado de neĝtabulaj ekipaĵoj [2]. Uzante Ruby on Rails, ili kreis sian retejon post 2 monatoj da evoluo. Shopify poste estis lanĉita kiel platformo en 2006.
En junio 2009, la firmao lanĉas sian propran aplikiĝbutikon. Kie programistoj povas krei aplikojn por Shopify-butikoj kaj uzantoj aĉetas ĉi tiujn aplikojn por krei ekstran funkciojn.
Fine de 2016, la firmao raportis 377 500 klientojn kaj vendejajn vendojn de $ 29 miliardoj (ekde la kreado de Shopify) [3].