Shy'm | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tamara Marthe |
Naskiĝo | 28-an de novembro 1985 (38-jaraĝa) en Trappes |
Lingvoj | franca • kreola • angla |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro kantaŭtoro dancisto televida prezentisto koreografo |
Verkoj | Profilage Cannes Confidential Some Shooting Stars The Queen's Corgi |
TTT | |
Retejo | http://www.shymofficiel.com/ |
SHY'M, realnome Tamara MARTHE, (naskiĝis la 28-an de novembro 1985 en Trappes, Yvelines) estas franca kantistino kaj dancistino. Ŝiaj muzikaj ĝenroj inkluzivas R&B, soulon, popmuzikon kaj varieteon.
Naskita en Trappes en Pariza regiono, de metropola patrino kaj martinika patro, Tamara frue pasiiĝis por danco kaj muziko. Baniĝinta en muziko pro sia familio, ŝi lernis dancadon kaj tiel fervore implikiĝis ke oni kromnomis ŝin «Spice Tam».
Paralele kun la studoj, ŝi cetere absolvis bakalaŭron kiam 17-jaraĝa, ŝi registris "maketojn" dank'al ŝia profesoro pri danco, Olav Sibi, kaj Ahmed Meflah kiuj promociis ŝian talenton ĉe multnombraj muzik-firmaoj en Parizo, eĉ produktinte prov-muzikvideojn por apogi la multoblajn talentojn de ilia juna malkovro. Tiam K-Maro malkovris ŝiajn "maketojn", kaj alvokis ŝin kelkajn tagojn poste, ĉarmita de la belulino.
En 2005, Shy'm fine aliris al li en liajn studiojn de Montrealo por provo kiu montriĝos pozitiva. Ŝi unue registros partoprenon kun li, en la unuopaĵo kiu lanĉos la duan albumon de K-Maro, Histoire de Luv.
Ŝi poste revenis tien por registri propran albumon, kies unua unuopaĵo kun popmuzika sono, Femme de couleur (Kolora virino) renkontis sukceson.
En ŝia unua albumo Mes Fantaisies (Miaj fantazioj), aperinta fine de oktobro 2006 en Francio, Shy'm parolas pri diversaj temoj, interalie amo, kiu ofte revenas, ŝia mestizado kaj ŝia sukceso.
Ŝia pseŭdonimo Shy'm devenas unuflanke de shy, angla vorto, kiu signifas "timema", kaj aliflanke de M el Martiniko. Ŝi klarigas en pluraj intervjuoj ke timema ŝi estas, tamen multe malpli ol antaŭe kiam la nura ideo sursceniĝi paralizis ŝin. Ŝia pasio hodiaŭ ebligas al ŝi superi sian timemon kaj ŝi nun "plezure ĵetiĝas en la popolamason".