Sibaté estas urbo kaj unu el 116 municipoj de la departemento Kundinamarko, Kolombio, en la Provinco Soacha. Ĝi situas proksimume 27 kilometrojn sude de Bogoto, kaj 2516 metrojn super marnivelo. Ĝi formas parton de la Metropola areo de Bogoto, laŭ la censo de DANE de 2005.
Al Sibaté oni alvenas laŭ la Aŭtoŝoseo Suda. La municipo estas rekonata pro sia produktado de fragoj, terpomoj kaj pizoj. En la rura areo troviĝas la Akvorezervejo de Muña. La toponimo «Sibaté», en muysc cubun (lingvo de la mŭiska-oj), signifas «elirejo de la lageto».
- Norde: Soacha
- Sude: Pasca kaj Fusagasugá
- Oriente: Soacha
- Okcidente: Silvania kaj Granada.