Siddhi (en Sanskrito kaj Palio: सिद्धि, siddhi; plenumiĝo.[1] En Palio, plurale siddhayo) estas spiritaj, paranormalaj, supernaturaj aŭ magiaj povoj, produktoj de sādhanā kiel meditado kaj jogo.[2]
La nocio ṛddhi (palie iddhi, fizikaj povoj) estas ofte uzita sinonime en budhismo.
En la Pañĉatantra, siddhiḥ estas termino por kiu ajn povo, kapablo aŭ lerteco.
En Ŝivismo, siddhiḥ estas termino por eksterordinara povo de la animo, plibonigita de konstanta meditado kaj joga sādhanā.[3]
Laŭ kelkaj tradicioj de Ŝivismo, la ok klasikaj siddhayaḥ (aṣṭa-siddhayaḥ) estas jenaj:[3][4]