Sidonia Hedwig Zäunemann | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1711 en Erfurto | ||||
Morto | 11-an de decembro 1740 (29-jaraĝa) en Plaue | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Poezio ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sidonia Hedwig ZÄUNEMANN (naskiĝinta la 15-a de januaro 1711[1] en Erfurto, mortinta la 11-a de decembro 1740 en Plaue) estis germana poetino.
La filino de advokato kaj notario elkreskis en tre pia familio, en kies loĝejo li restis por la tuta vivo. Jam frue ŝi montris la emon eskapi el la tradiciaj virinaj roloj. Ŝi lernigis al si la lingvojn latinan kaj francan kaj brilis per grandega lernemo.
Ŝi entreprenis plurajn vojaĝojn al Ilmenau viziti la fratinon, sola surĉevale aŭ maskiĝinta kiel viro (pro la tiama malpermeso de memstara vojaĝo por virinoj). Krome ŝi estis unu el la unuaj virinoj vizitantaj minejon. La tieaj impresoj reaperis en la poemo Das Bergwerk zu Illmenau.
Ŝi mortis dum surĉevala promeno, kiam ŝi falis el damaĝita ponto trans la rivero Gera, proksime de Angelroda.
Plej gravas en ŝia verkaro la poemoj. Ŝiaj unuaj verkoj estis ĉeokazaj prozaĵoj por edziĝfestoj aŭ aliaj festoj. Kiel idolon imitendan ŝi nomis Christiana Mariana von Ziegler, kiu estis pli adaptita al la normoj de la epoko kaj pro tio ankaŭ pli konata kaj ŝatata ol Zäunemann.
Ziegler estis la unua virino, al kiu oni aljuĝis la titolon de Imperiestre kronita poetino. En 1738 ricevis la saman titolon ankaŭ Zäunemann.
En ŝia verko ŝi radikale kaj memkonfide atakis la hegemonion viran kaj kondamnas la ideon ke virinoj estus homoj de dua rango. Pro tiaj vortoj kaj nekonvencia vivo ŝi longan tempon estis flankenpuŝita kaj ŝia influo al aliaj restis malpli efika ol tiu de Ziegler.