Siegfried Wilhelm Dehn | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1799 en Altona | ||||
Morto | 12-an de aprilo 1858 (59-jaraĝa) en Berlino | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hamburgo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bibliotekisto muzika teoriisto muzikologo muzikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siegfried Wilhelm DEHN, fakte Samuel Dehn, (naskiĝis la 24-an de februaro 1799 en Altona, mortis la 12-an de aprilo 1858 en Berlino) estis germana muzikteoriisto kaj kontrapunkto-instruisto.
Laŭ rekomendo de Giacomo Meyerbeer li fariĝis en 1842 administranto de la muziksekcio en la Reĝa Biblioteko, al kies konstruado kaj pliampleksigo li esence kontribuis. Li elpaŝis kiel verkisto de muzikteoriaj verkoj kaj kiel eldonisto kaj li estis demandata instruisto pri kontrapunkto kaj kompozicio. Kune kun Ignaz Moscheles, Louis Spohr kaj multaj aliaj Dehn kunfondis en 1850 la Bach-Societon.