Siero estas konsilio de la Princlando Asturio (Hispanio). Ĝi situas en la centra areo de la regiono kaj limas norde kun Ĥiĥono, oriente kun Villaviciosa, Sariego, Nava kaj Bimenes, sude kun la municipoj Langreo kaj San Martín del Rey Aurelio, kaj okcidente kun Oviedo kaj Llanera. En la centro de la municipo kaj kiel enklavo ĉar ĝi estas tute ĉirkaŭita de la konsilio de Siero, estas la konsilio de Noreña. Ĝia totala areo estas 211,23 km² kaj ĝi ĝuas privilegian strategian lokon en Asturio plene enmetita en la Centra Areo de Asturio.