Sierra de los Tuxtlas | ||
---|---|---|
montara sistemo, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||
Supermara alteco | 1 731 m [+] | |
Koordinatoj | 18° 27′ 0″ N, 94° 57′ 0″ U (mapo)18.45-94.95Koordinatoj: 18° 27′ 0″ N, 94° 57′ 0″ U (mapo) | |
Sierra de los Tuxtlas | ||
La Sierra de los Tuxtlas (aŭ Tukstlas-Montaro) estas vulkana zono laŭlonge de la sudorienta Verakruca Golfa Marbordo en sud-centra Meksiko. Pintoj en tiu montaro inkludas Sankta- Marta-Vulkanon kaj Sankta-Marteno-Tukstla-Vulkanon, ambaŭ altiĝantaj super 1700 metroj. Tiu ĉi vulkano estas la nura freŝdate aktiva vulkano en la zono, erupciinte en 1664 kaj denove en majo 1793. Ĝi estas larĝa alkala ŝilda vulkano kun unu kilometron larĝa pinto. Centoj da pli malgrandaj skorio-konusoj troviĝas tra tuta la Tukstlas-Montaro.
Aliaj, estingiĝintaj vulkanoj inkludas San Martín Pajapan (1 160 metrojn) kaj Cerro El Vigia (800 metrojn).
La vulkanoj de Tuxtlas-Montaro estas insula anomalio. La vulkanoj estas apartigitaj de la plej proksima vulkano en la Sierra Nevada okcidente je proksimume 250 kilometrojn kaj de la Centr-Amerika Vulkana Zono sudoriente je preskaŭ 330 kilometrojn.
Tiuj montaroj estis uzitaj kiel fonto de bazalto far la Olmekoj dum la epoko de ilia frua civilizo. Bazalto estis flose transportita tra retejo de riveroj kaj tiam transformita en monumentojn inkluzive de gigantaj kapoj [1].
La supraj flankoj de Sankta-Marteno-Tukstla- kaj de Sankta-Marta-Vulkanoj estas kovritaj de neotropisa pluvarbaro, dum la pli malaltaj partoj estas kovritaj de deformitaj paŝtejoj. La Tukstlas-Montaro inkludas la tutan samnoman biosferan rezervejon. En la areo estas nombraj endemioj, kiel la Tukstla koturnokolombo.