Sileziaj Beskidoj | |
ĉeĥe: Slezské Beskydy, pole: Beskid Śląski | |
montaro | |
Panoramo de Sileziaj Beskidoj
| |
Oficiala nomo: Sileziaj Beskidoj | |
Kromnomo: Teŝinaj Beskidoj | |
Landoj | ![]() ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek |
Historia regiono | Silezio |
Parto de | Eksteraj Okcidentaj Karpatoj |
Najbaras kun | 5
|
Akvejo | Olše, Vistulo |
Plej alta punkto | |
- situo | Skrzyczne |
- alteco | 1 257 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 41′ 04″ N 19° 01′ 49″ O / 49.68444 °N, 19.03028 °O (mapo) |
Areo | 54,00 km² (5 400 ha) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
![]() | |
![]() |
Sileziaj Beskidoj (pole: Beskid Śląski, silezie: Ślůnski Beskid, germane: Schlesischen Beskiden), iam ankaŭ Teŝinaj Beskidoj, estas montara zono, kiu situas en Eksteraj Okcidentaj Karpatoj. Tiu ĉi montaro etendiĝas sur teritorio de ŝtatoj Pollando kaj Ĉeĥio, plimulto de la teritorio de Sileziaj Beskidoj troviĝas en la pola flanko. La plej altaj montoj de tiu ĉi montaro estas Skrzyczne (1257 m s. m.), Barania Góra (1220 m s. m.) kaj en la ĉeĥa flanko Granda Ĉantorijo (995 m s. m.).
Sileziaj Beskidoj limas okcidente kun Moraviasileziaj Beskidoj, apartiĝas ilin vala malaltaĵo konata ankaŭ kiel Jablunkova sulko, tra kies mezo trafluas rivero Olše. Sudoriente tiu ĉi montaro limas kun Żywiecaj Beskidoj, kiun apartigas fluo de rivero Soła. El la norda flanko apartigas Sileziajn Beskidojn de Malgrandaj Beskidoj rivero Bělá.
Sileziaj Beskidoj estas el la ĉeĥa flanko proporcie malmulte vizitataj kontraŭe al la apudaj Moraviasileziaj Beskidoj. Ĉefa elirpunkto de turismaj vojoj en tiun ĉi montaron estas pentrinda cismontara municipo Nýdek. Turismaj vojoj kondukas ĉi tien ankaŭ el Třinec, Vendryně, Bystřice, Hrádek kaj Jablunkov. En Pollando tio estas banlokaj centroj Ustroń kaj Wisła, plu poste municipoj Brenna, skicentrejo Szczyrk kaj Istebna.
En Sileziaj Beskidoj komencas markita longdistanca turisma pado Ĉefa beskida magistralo :
montara kabano | supermara alteco [m s. m.] | bildo |
Kabano PTTK sur Błatnia | 891 m s. m. | ![]() |
Kabano PTTK sur Klimczok | 1034 m s. m. | ![]() |
Kabano PTTK sur Przysłopie pod Baranią Górą | 900 m s. m. | ![]() |
Kabano PTTK sur Równica | 785 m s. m. | ![]() |
Kabano PTTK sur Skrzyczne | 1250 m s. m. | ![]() |
Kabano PTTK sur Stożek | 979 m s. m. | ![]() |
Kabano PTTK sur Szyndzielna | 1001 m s. m. | ![]() |
Kabano sur Kozia Góra | 686 m s. m. | ![]() |
Kabano sur Dębowiec | 686 m s. m. | ![]() |
Kabano sur Soszow Wielki | 792 m s. m. | |
Kabano sur Stecówka | 760 m s. m. | |
"Kabano wuja Toma" sur montpasejo Karkoszczonka | 736 m s. m. | |
Junulara ŝirmejo "Telesforówka" sur monto Trzy Kopce Wiślańskie | 810 m s. m. | ![]() |
Kabaneto AKT sur Pietraszonka | asi 600 m s. m. | ![]() |