Simonido el Kea | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Σιμωνίδης ο Κείος | ||
Naskiĝo | 556 a. K. en Iulis | |
Morto | 469 a. K. en Agriĝento | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Familio | ||
Patro | Leoprepes of Ceus (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto epigramisto verkisto elegiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Simonido el Kea (greke: Σιμωνίδης ὁ Κεῖος, latine: Simonides Ceus; naskiĝinta en Julida sur la insulo Kea en 556, mortinta sur Sicilio en 469 a.K.) estis gravega helena lirikisto.
La atena tirano Hiparĥo venigis lin Atenon kie Simonido famiĝis restonte ĝis la tirana morto en 514. Poste li troviĝis en Tesalio ĉe la kortegoj de la Alojadoj kaj Skopadoj. Kulmino verkista estis dum la tempo de la grek-persaj militoj kies heroojn li prikantis. Ankaŭ kun Temistoklo rilatojn havis li. La lastajn vivojarojn pasigis li ĉe Hierono la 1-a je Sirakuzo kaj Terono je Agriĝento.
Simonido en diversaj lirikaj ĝenroj majstris. Plej konataj estis liaj epigramoj (el kiuj konserviĝis kelkaj); krome verkis li kantoj por venkintoj, ditirambojn, himnojn kaj peanojn. La fragmentoj montras altkvalitan artisteecon en etoso-esprimo, sed ankaŭ spritan gracon kaj noblan lingvon.
La alta ŝato de tiutempuloj evidentiĝas pro la fakto ke Simonido venkis 56 fojojn en poetaj konkursoj. Sed oni riproĉis al li ke li ĉiam serĉis la bonvolon de la potenculoj kaj riĉuloj kaj ke la artaĵoj estis faritaj laŭ mendo kaj depende de la salajro - sen konsidero de enhava vero aŭ digneco de la laŭdataj personoj. Konata estis ankaŭ lia impona memorkapablo ĝis olduleco; kelkaj pensis ke Simonido inventis memorhelpilojn.[1]
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 481 (tie ĉi interrete)