Sinbillavejn

Sinbillavejn
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 53′ N, 31° 28′ O (mapo)30.88138888888931.460277777778Koordinatoj: 30° 53′ N, 31° 28′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Sinbillavejn (Egiptio Nildelto)
Sinbillavejn (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Sinbillavejn

Map

vdr

Sinbillavejn, arabe السنبلاوين estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Dakahlija.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Sinbillavejn arabe signifas "kie estas la tritiko".

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En Sinbillavejn loĝis 113 717 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Sinbillavejn kuŝas sur ebenaĵo. Provinca sidejo Mansuro (Egiptio) troviĝas 19, Mit Gamr 27, Zagazigo 33, Bilkas 39, Tanto 46, Manzala 54, Kafr aŝ-Ŝejĥo 61, Damiato 68, Ismailio 83, ĉefurbo Kairo 97, Aleksandrio 154, Asuano 769 kilometrojn (aere) [1].

Ĉirkaŭaĵo de Sinbillavejn estas bazita sur agrikulturo, kie rizoj kaj tritikoj estas kultivitaj en la areo. En la urbego la ĉefa okupiĝo krom la serva sektoro estas la aŭtoriparado. Menciindas produktado de farunoj.

Sinbillavejn havas varman dezertan klimaton (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 50 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 13-27 °C.

Sinbillavejn havas trairan fervojan linion, krome 5 ĉefvojoj kaj 3 flankovojoj kuras al la urbego. Enurbe kaj en la aglomeraĵo precipe motoraj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn, sed ekzistas ankaŭ aŭtobusoj (longdistance) kaj busetoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans