Sinjoro Hulot | |
---|---|
![]() | |
fikcia homo • filma rolulo | |
Kreita de | Jacques Tati |
Verko | Les Vacances de M. Hulot |
Rolita de | Jacques Tati |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Francio |
Sinjoro Hulot (france: Monsieur Hulot) estas fikcia kina persono kreita kaj interpretita de Jacques Tati, unuafoje en la filmo Les Vacances de M. Hulot aperinta en 1953.
Tiom lia karakteriza alpaŝo, kiom liaj eterna pluvmantelo, pipo kaj ĉapelo, lia neadapto al la socio faras el li kortuŝan personon.
Sinjoro Hulot estas persono transirinta el kino muta al mondo parolanta. Li kunpuŝiĝas kun teĥnologio, kun senpersona mondo plena de aĵoj. Jacques Tati uzis liajn mimo-kapablojn por konfronti lin kun misfunkcioj, ritoj kaj ridindeco de ŝanĝiĝanta mondo.
Jen kion Jacques Tati diras pri li: «Tiam mi ekhavis la ideon prezenti Sinjoron Hulot, tute sendependan personon, absolute malavaran, kies nepripenso, lia ĉefa difekto, faras el li neadaptiton al nia funkcia epoko.»
Sinjoro Hulot estas la posteulo de grandaj komikuloj kiel Max Linder, Charlie Chaplin, Harold Lloyd, Buster Keaton, ktp.
Por krei tian personon, Jacques Tati inspiriĝis el sia najbaro arĥitekto, la avo de Nicolas Hulot[1].