Sj Miller | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de marto 1970 (54-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Alma mater | Universitato de Nov-Meksiko ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | profesoro oratoro aktivulo ![]() | |
Laborkampo | Educational equity (en) ![]() ![]() | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
sj Miller (naskiĝis la 20-an de marto 1970)[1] estas usona universitata profesoro, publika parolanto, socijusteca aktivisto[2] kaj vicdirektoro de eduka egaleco ĉe la Universitato de Novjorko.[3][4] Miller estas sengenrulo kaj preferas esti nomata sen seksspecifaj pronomoj.[5][6]
Miller kreskis en Santa Fe, Nov-Meksiko.[2] Miller instruis la anglan mezlerneje kaj altlerneje dum ok jaroj antaŭ ol akiri PhD-gradon pri eduka pensado kaj socikulturaj studoj ĉe la Universitato de Nov-Meksiko.[2][6]
Miller medicine transiris de inseksa al virseksa dum laboris kiel asistanta profesoro ĉe la Indianaa Universitato de Pensilvanio.[7] Miller estis forrifuzita de sia patro post elŝrankiĝi kiel sengenrulo-transgenrulo.[8]