Skřečoň | |
pole Skrzeczoń, germane Skretschon | |
urba parto | |
Preĝejo de Mater Dolorosa
| |
Oficiala nomo: Skřečoň | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Administra municipo | Bohumín |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Montaro | Ostrava baseno |
Domoj | 788 (2011) |
Rivero | Olše |
Situo | Skřečoň |
- alteco | 202 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 54′ 17″ N 18° 22′ 55″ O / 49.90472 °N, 18.38194 °O (mapo) |
Katastro | 4,16 km² (416 ha) Skřečoň |
Loĝantaro | 2 502 (2021) |
Denseco | 601,44 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1305 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 735 31 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Skřečoň | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Skřečoň (germane Skretschon, pole Skrzeczoń) estas parto de urbo Bohumín situanta en distrikto Karviná en Moraviasilezia regiono en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 502 loĝantoj (2021).
La unua skribmencio pri Skřečoň troviĝas en listo de dekonaĵo de vroclava episkopujo (lat. Liber fundationis episcopatus Vratislaviensis) el la jaro 1305 (la unua mencio pri ties domaro Červiň nur en la jaro 1447, domaro Nová Ves poste estiĝis en la jaro 1749). En la jaro 1675 okazis geedziĝo de posedantino de germanlutyna senjorujo, kies Skřečoň estis konsisto, Alžběta Maxmiliana Helena el Drahotuše kun ano de irlanda nobela familio lordo František Taaffe el Carlingford, al kiu la germanlutyna senjorujo post la morto de Alžběta Maxmiliana Helena en la jaro 1700 falis. En la jaro 1792 grafo Rudolf Taaffe vendis sian posedaĵon en Silezio, do ankaŭ Skřečoň, al grafo Jan Larisch-Mönnich.
La unuan lernejon en Skřečoň establis en la jaro 1850 paroĥejo Germana Lutyně, de komence oni instruis ĉeĥe, pli poste pole. Skřečoň fariĝis memstara municipo al la jaro 1864.
Surbaze de Munkena diktaĵo parto de Teŝinio inkluzive de Skřečoň falis al Pollando, sed en la jaro 1939 post atako kontraŭ Pollando fare de Germanio Skřečoň fariĝis konsisto de Germana imperio kaj ĝi estis almembrigita al provinco Silezio, poste al Supra Silezio (Ostoberschlesien). Post liberigo fare de Ruĝa Armeo en la jaro 1945 Skřečoň fariĝis denove konsisto de Ĉeĥoslovakio, sed dum liberigaj bataloj estis neniigita korto Červiň. En la jaro 1947 ĉi tie estiĝis PZKO. Sekvis alligo al Bohumín en la jaro 1949. En la jaro 1954 la vilaĝo denove memstariĝis, sed en la jaro 1974 ĝi estis definitive alligita al Bohumín.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 674 |
1880 | 848 |
1890 | 1 066 |
1900 | 2 179 |
1910 | 3 325 |
1921 | 3 416 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 841 |
1950 | 2 917 |
1961 | 3 059 |
1970 | 2 661 |
1980 | 2 248 |
1991 | 2 376 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 442 |
2011 | 2 527 |
2021 | 2 502 |
Parton de limo de la katastro de Skřečoň kreas en domaro Červiň rivero Olše, kiu samtempe en tiu ĉi sektoro kreas ankaŭ ŝtatlimon inter Ĉeĥio kaj Pollando.
Kun Skřečoň estas kunigitaj du domaroj:
Signifa naskiĝinto el Skřečoň estas Siegfried Trotnow (1941–2004), ginekologo specialiĝanta pri reprodukta medicino kaj kunfondinto de metodo de fekundigo in vitro (IVF) kaj "patro" de la unua tiel ĉi naskiĝinta infano en Germanio.[1]
Plua signifa naskiĝinto estas aktoro Patrik Děrgel (24.2.1989)
|