Skittles | ||
---|---|---|
varomarko • food brand vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
TTT | Oficiala retejo | |
Skittles (eo Kegloj) estas dolĉaĵo, aŭ pli precize frukto-aromigita bombono, produktita kaj surmerkatigita fare de la firmao Wrigley, kio estas filio ene de la firmao Mars [1].
La bombono komencis esti produktita kaj surmerkatigita en 1974 en Britio [2]. En 1979 ili komencis eksporti ĝin al Usono. En 1982 ili komencis produkti ĝin en Usono [3].
La sukeraĵoj Skittles konsistas ĉefe el sukero, maizsiropo kaj hidrogenita palmoleo. Krome, ili enhavas citran acidon, fruktosukojn kaj naturajn kaj artefaritajn manĝeblajn kolorojn [4].