Oni diras, ke sklaveco estis "profunde enradikiĝinta" en la strukturo de la nordokcidenta afrika lando Maŭritanio kaj "proksime ligita" al la etnaro de la lando.[1]
En 1905, la kolonia franca registaro deklaris la finon de sklaveco en Maŭritanio sed la grandeco de Maŭritanio malhelpis efektivigon.[2] En 1981, Maŭritanio fariĝis la lasta lando en la mondo kiu kontraŭleĝigis sklavecon, kiam prezidenta dekreto aboliciis ĝin.[3] Tamen, neniuj krimaj leĝoj kreiĝis por efektivigi ĝin.[3][4][5] En 2007, "pro internacia premado", la registaro enleĝigis, ke oni povas procesigi sklavhavantojn.[3]
Malgraŭ tio, en 2018 Indekso de Tutmonda Sklaveco taksis, ke 90 000 homoj (2,1 % el la loĝantaro) estas sklavoj,[6][7] malpli ol la 140 000 sklavoj kiujn tiu ĉi organizaĵo raportis en 2013.[8] En 2017 la BBC raportis, ke 600 000 homoj estas sklavoj.[9]
Sociologo Kevin Bales kaj Indekso de Tutmonda Sklaveco taksas, ke Maŭritanio havas la plej altan proporcion de la popolo en sklaveco el ĉiuj landoj en la mondo.[10][11] Kvankam aliaj landoj en la regiono havas personojn en "kvazaŭsklavaj kondiĉoj", la situacio en Maŭritanio estas "nekutime severa", laŭ afrika profesoro de historio Bruce Hall[3] kaj konsistas plejparte el nigruloj sklavigitaj de arabaj mastroj.[12]
La registaro de Maŭritanio asertas, ke sklaveco estas "tute finita ... ĉiuj homoj estas liberaj",[13] kaj ke la pridiskutata temo "indikemas manipuladon de la okcidento, agon de malamikeco kontraŭ islamo, aŭ influo de la tutmonda juda konspiro."[3] Laŭ kelkaj organizaĵoj pri homaj rajtoj, la lando eble enkarcerigis pli da kontraŭ-sklavecaj aktivuloj ol sklavhavantoj.[14]
La registaro de Maŭritanio (kiun superregas Beydanes)[3] asertas, ke sklaveco ne ekzistas en la lando. Laŭ Abdel Nasser Ould Ethmane, politika konsilisto al la Afrika Unio kaj kunfondinto de la kontraŭsklaveca organizaĵo SOS Sklavoj, la registaro de Maŭritanio oficiale diras: "Sklaveco ne plu ekzistas, kaj la pridiskutado indikemas manipuladon de la okcidento, ago de malamikeco kontraŭ islamo, aŭ influo de la tutmonda juda konspiro."[3]
Responde al akuzoj pri homaj rajtoj, en 2012 la maŭritania ministro de kampara evoluado, Brahim Ould M'Bareck Ould Med El Moctar, deklaris:
Mi devas diri al vi, ke en Maŭritanio, libereco estas tuta: libereco de penso, egaleco—de ĉiuj viroj kaj virinoj de Maŭritanio... en ĉiuj kazoj, precipe kun ĉi tiu registaro, tio ĉi estas en la pasinteco. Estas verŝajne eksaj interrilatoj—sklavaj interrilatoj kaj familiaj interrilatoj de malnovaj tagoj kaj de la pli malnovaj generacioj, eble, aŭ posteuloj kiuj deziras daŭrigi siajn interrilatojn kun posteuloj de siaj malnovaj mastroj, pro familiaj kialoj, aŭ pro simpatio, kaj eble ankaŭ pro ekonomiaj kialoj. Sed (sklaveco) estas io kio estas tute finita. Ĉiuj homoj estas liberaj en Maŭritanio kaj ĉi tiu afero ne plu ekzistas. Kaj mi kredas, ke mi povas diri al vi, ke neniu profitas el ĉi tiu komerco.[13]
En marto 2013, la prezidanto establis agentejon "kontraŭbatali sklavecon", konate kun la nomo "Landa Agentejo por Batali kontraŭ la Restaĵoj de Sklaveco, Integrigo, kaj Batalo kontraŭ Malriĉeco".[11][15] La direktoro, Hamdi Ould Mahjoub, Beydane, diris al Alexis Okeowo, aŭtoro de The New Yorker, "Sklaveco kiel institucio, kiel io akceptata de la socio, ne ekzistas" en Maŭritanio, kaj ke ties agentejo estis prilaborantaj programon por helpi al kultivistoj kaj aliaj konstrui klinikojn kaj plibonigi alireblon al akvo.[3]
La kialoj donataj por klarigi la malfacilecon de forigi sklavecon en Maŭritanio inkluzivas:
Multaj sklavoj estas izolitaj pro analfabeteco, malriĉeco, kaj geografio, kaj ne scias, ke eblas liberiĝi.[3]
La malfacileco efektivigi leĝojn en la vasta dezerto de la lando.[16]
Malriĉeco kiu limigas la ŝancojn por sinsubteno de liberigitaj sklavoj.[16]
Dependeco je mastroj kiuj donas manĝaĵon kaj vestaĵojn al sklavoj.[17]
Malfacileco de "forkuro" kaj forlasi familiojn en la dezerto.[17]
Kredo, ke sklaveco estas la natura ordo de la socio.[16]
Kredo je interpreto de islamo en kiu oni diras al sklavoj, "ke ilia paradizo estas ligita al ilia mastro, kaj ke se ili faras tion kion la mastro ordonas, ili iros al paradizo".[17]
Maŭritaniaj leĝoj, laŭ kiuj la sklavo devas pruvi sian sklavecon, laŭ kiuj la sklavo devas registri plendon antaŭ ol esplorado komencas, kaj laŭ kiuj organizaĵoj pri homaj rajtoj ne rajtas registri plendon por la sklavo malgraŭ tio, ke sklavoj plejparte estas analfabetaj.[11]
Iniciato por la Revigliĝo de la Abolicia Movado (IRA-Maŭritanio), estas gvidita de Biram Dah Abeid, eksa sklavo
Al'Hor الحر (traduko: "la libera")
En'itaq إنعتاق (traduko: "liberigo")
SOS Esclaves (traduko el la franca: "SOS Sklavoj") helpas al sklavoj forkuri de iliaj mastroj, kaj petas al la registaro kaj la religia estraro trakti la problemon de sklaveco, sed ne kontraŭas la regantojn kiel IRA-Maŭritanio. SOS-on kunfondis Boubacar Messaoud, eksa sklavo.
↑ (Aŭgusto 2000) “Review Disposable People: New Slavery in the Global Economy by Kevin Bales”, Human Rights Quarterly22, p. 867–872. doi:10.1353/hrq.2000.0036. 145656886.