Skribsigno, aŭ skribosigno aŭ simple signo (aŭ anglece karaktro) estas elemento de finia aro (signaro, alfabeto) de aĵoj, konvencie uzataj por prezenti informojn; datumero. Oni distingas plurajn signoklasojn:
,
.
;
@
)En programlingvoj oni nomas tiel ankaŭ signokodon, kiu reprezentas signon ĉe datumtransmeto aŭ datumprilaboro. En la programlingvo C tiaj signokodoj formas la signan datumtipon char
(oni voĉlegas /kar/; aŭ, neformale, /ĉar/).
Karaktro estas neologismo paŭsanta la anglan character.
Signo aŭ karaktro estas ekzemple litero, cifero aŭ interpunkcia signo kiel komo, punkto, ktp.
Pri la elekto inter la du ebloj (ĉu signo aŭ karaktro) estas polemiko.[1]