La plantoj de la genro havas plurajn medicinajn uzojn kaj pluraj specioj de la genro uziĝas sammaniere. Literaturaj fontoj priskribas kontraŭtiman, trankviligan kaj dormemigan efikojn. La enhavaĵo bajkaleino estas fitokemiaĵo kun sennombraj aktivecoj, ekzemple antiinflamaj, antivirusaj, antitumoraj, kaj krome estas potenca antioksidigaĵo.
La specio nana skutelario estas unu el pluraj deklaritaj herboj en la produktaĵo "Spico" origine vendita sub la pretendo esti incenso de pluraj herboj, sed fakte provizita per aldona sintetika narkotaĵo kaj uzita kiel moda drogo. La droga efiko do probable ne rilatas al la aldono de la planto al la miksaĵo, sed al la aldona sintetika narkotaĵo, kaj la deklaritaj herboj "ŝajnigu" sendanĝerecon de la produktaĵo.