Skúvoy | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Atlantika oceano | |
Insularo | Ferooj | |
Geografia situo | 61° 46′ 15″ N, 6° 49′ 14″ U (mapo)61.770833333333-6.8205555555556392Koordinatoj: 61° 46′ 15″ N, 6° 49′ 14″ U (mapo) | |
Areo | 10 km² | |
Plej alta loko | Knútur 392 m | |
Loĝantaro | 50 (1-a de januaro 2007) 5 loĝ./km² | |
Mapo de Skuvoy | ||
Skúvoy estas insulo sur meza parto de Ferooj. La sola komunumo de la insulo estas la samnoma Skúvoy, kun 50-80 loĝantoj.
Skúvoy situas sudokcidente de Sandoy, ĝia areo estas 9,87 km². Ĝiaj du plej gravaj montoj estas Knútur (392 m) kaj Heyggjurin Mikli (391 m); la okcidenta parto falas vertikale preskaŭ el tiu alto en la maron. La insulo apartenas al regiono Sandoy.
Al la insulo trafikas pramoj el Sandur kaj helikopteroj. Sur la insulo ne ekzistas aŭtovojoj, aŭtomobiloj.