Slepotice | |||
municipo | |||
Municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Slepotice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Slepotice | ||
- alteco | 248 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 32″ N 15° 57′ 41″ O / 49.99222 °N, 15.96139 °O (mapo) | ||
Areo | 7,44 km² (744 ha) | ||
Loĝantaro | 474 (2024) | ||
Denseco | 63,71 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1318 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 530 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575658 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Slepotice | |||
Retpaĝo: www.slepotice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Slepotice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Loučná, 6 km sudoriente de la urbo Dašice, 16 km oriente de la urbo Pardubice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bořice, Moravany, Hrochův Týnec, Čankovice kaj Chroustovice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1318.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 675 |
1880 | 680 |
1890 | 695 |
1900 | 678 |
1910 | 689 |
1921 | 676 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 640 |
1950 | 523 |
1961 | 537 |
1970 | 481 |
1980 | 466 |
1991 | 410 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 427 |
2014 | 464 |
2016 | 445 |
2017 | 446 |
2018 | 433 |
2019 | 428 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 442 |
2021 | 424 |
2022 | 442 |
2023 | 462 |
2024 | 474 |
Sur malalta monteto, ĉirkaŭita per tombejo, staras preĝejo de Altigo de Sankta Kruco. Ĝi estis konstruita en la jaro 1818 sur loko de estinta, pli aĝa ligna paroĥa kirko, pri kiu estas skriba mencio en dokumento el la jaro 1349. La nova preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj turo en la ĉefa fronto. Interno havas platan plafonon, en okcidenta parto estas ligna ĥorejo. La ĉefaltaro estas el la 2-a duono de 18-a jarcento, bildon pentristo Šlechta kreis en la jaro 1818. Valora granda statuaro de Kalvario devenas el minorita monaĥejo en Pardubice, bildoj de Madono kaj de Sankta Johano la Baptisto kreitaj post la jaro 1700, predikejo estas rokoka. Ekstere en vando de la preĝejo estas tri renesancaj tomboŝtonoj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1600.
Unu knabino el Slepotice estis mordita de vipuro. Kiam ŝi resaniĝis, donacis al la preĝejo sonorilon kaj petis Dion, ke neniu serpento proksimiĝu por aŭdi ŝian sonorilon. Tio okazas ĝis nun kaj en Slepotice la sonorilo gardas homojn kontraŭ serpentoj.
|