La Slovaka teknologia universitato en Bratislavo (slovake Slovenská technická univerzita v Bratislave, mallongigo STU) estas la plej signifa teknologia universitato en Slovakio. En la Ŝanhaja rangolisto de 2012 ĝi kiel la sola universitato en meza Eŭropo listiĝis inter la gvidaj 200 universitatoj pri komputiko.[1] Inter la studintoj de la universitatoj estas ekzemple la nuna ŝtata prezidanto de la lando, Andrej Kiska.