Tiu ĉi artikolo temas pri la japana manĝaĵo. Por la hispana manĝaĵo, vidu Sobao pasiego. Por la hispana municipo vidu Soba |
Soba (そば aŭ 蕎麦?) aŭ esperantigebla al fagopiraĵo[1] aŭ Sobao estas tipo de fagopiraj nudeloj, tre populara en Japanio. Oni manĝas ĝin aŭ malvarma kun saŭco, aŭ en varmega supo. Nuntempe en Japanio estas emo nomi soba ĉiujn tipojn de maldikaj nudeloj, kontraste al udon( udono; dika tipo de nudeloj farita el tritiko).
Ĉar fagopiro kreskas dum tri monatoj, oni povas rikolti ĝin tri aŭ kvar fojojn ĉiujare (plej ofte, tamen, oni ne sukcesas atingi kvaran rikolton vintre). En Japanio fagopiro kreskas plejparte sur Hokajdo, kaj ĉ. 80% de fagopiro en Japanio estas importita el Ĉinio. Fagopiraĵo el freŝa, ĵus-rikoltita fagopiro nomiĝas "shin-soba". Oni kredas, ke ĝi havas pli bonan guston kaj estas pli bona por sano ol kutima fagopiraĵo.
Fagopiraĵo estas vaste populara en Japanio. Oni manĝas ĝin en diversaj situacioj, de rapidmanĝejoj en fervojaj stacidomoj ĝis multekostegaj kaj luksaj restoracioj. En vendejoj vendiĝas sekaj fagopir-nudeloj kaj men-tsuyu (rapide kuireblaj fagopiraĵaj supoj) por hejma konsumo.
Tradicie, fagopiraĵo estas multe pli populara ol udono en Tokio. Oni kredas, ke la tradicio de fagopiraĵ-konsumado en Tokio devenas el Edo-epoko. Tiam loĝantoj de Edo (Tokio) estis multe pli riĉaj ol aliaj japanoj kaj manĝis plejparte blankan rizon. La rizo havas ne sufiĉe da tiamino, kaj manko de ĝi konduktis al malsanoj kiel beribero kaj sindromo de Wernicke-Korsakov. Por eviti malsanojn, Tokianoj lernis manĝi fagopiraĵon, ĉar fagopiro estas ege riĉa je tiamino. Tiatempe, ĉiu distrikto de Edo havis po kelkaj manĝejoj kie oni servis fagopiraĵojn kaj, foje, ankaŭ sakeon. Ili ludis saman rolon en komunumo kiel modernaj kafejoj en Eŭropo.
Plej kutime oni manĝas fagopiraĵojn per kvajzoj. En Japanio oni konsideras etikete normala kaj eĉ rekomendenda bruan ensuĉon de nudeloj. Aparte tio kutimas por varmegaj fagopiraĵoj, ĉar tiel la nudeloj iom malvarmiĝas. Multaj, tamen, konsumas nudelojn senbrue.
Kiel multaj japanaj nudeloj, fagopiraĵo estas kutime servata malvarma somere kaj varmega vintre. Al ambaŭ varmegaj kaj malvarmaj variantoj de fagopiraĵo oni aldonas aliajn krudajn aŭ kuiritajn ingredientojn, depende de sezono kaj de preferoj de kuiristo. Plimulto de ili povas ankaŭ kombiniĝi kun udono.
Malvarma fagopiraĵo kutime estas servita en plektita bambua pleto nomita zaru. Ofte kiel garnaĵo estas aldonitaj pecoj de seka nori-algo kaj speciala tremp-saŭco nomita soba tsuyu. La tsuyu estas farita el daŝio, dolĉa sojfaba saŭco (kaeshi) kaj mirino, ofte ankaŭ estas aldonataj vasabio kaj cepaj verdaĵoj. La manĝanto prenas iom da fagopiraĵo per kvajzoj kaj trempas ĝin en tsuyu. En Japanio oni kredas, ke nur en malvarma fagopiraĵo eblas kompreni la unikan teksturon de manfaritaj fagopiraĵoj, ĉar alta temperaturo ŝanĝas ĝin.
La malvarmaj fagopiraĵaj kuiraĵoj estas jenaj:
Ofte, aparte en malvarmaj sezonoj, fagopiraĵo estas servita kiel nudelsupo en bovlo de varmega tsuyu. La tsuyu por varmega fagopiraĵo estas ege malpli densa ol tremposaŭco por la malvarma. Popularaj garnaĵoj estas ŝiĉimio (mikso de sep kondimentoj) kaj cepaj verdaĵoj.
La plej kutimaj variantoj estas jenaj:
Fagopiraĵo estas tradicia manĝaĵo por silvestro en plimulte da Japanaj regionoj. La silvestra fagopiraĵo nomiĝas Toshikoshi soba. Homoj manĝas fagopiraĵon silvestre ĉar ili volas ke iliaj vivoj estu kiel fagopiraĵo - longaj kaj maldikaj. En Tokio ankaŭ ekzistas malnova tradicio donaci fagopiraĵon al novaj najbaroj, kiuj ĵus alvenis (Hikkoshi soba). Praktike, tamen, tion ĉi oni ne ofte realigas pro kutima indiferenteco inter homoj de granda urbo.
100 gramoj de fagopiraĵo havas 344 kilokalorioj de energio. Krome, ĝi havas grandan kvanton de endaj aminoacidoj, aparte lizino, kaj enhavas raran substancon rutinon, kiun oni kredas malpliigi simptomojn de hemofilio kaj probablon de koraj malsanoj ĉe maljunuloj. Krom rutino, fagopiraĵo havas aliajn kontraŭoksidantojn, noteble kvercitinon. Krom tio, ĝi estas grava fonto de ĥolino, kiun homa korpo bezonas por krei acetilĥolinon, gravan nervotransigilon, kies nesufiĉo afektas memoron kaj intelekton.
Fagopiraĵo ankaŭ estas riĉa je vitaminoj, aparte tiamino kaj riboflavino. Tiamino estas necesa por neŭra funkciado kaj metabolismo de karbohidratoj. La plej famaj malsanoj, aperantaj pro manko aŭ nesufiĉo de tiamino estas beribero kaj sindromo de Wernicke-Korsakov. Riboflavino estas enda por energia metabolismo kaj por metabolismo de grasoj.
Fagopira faruno, kiu estas ĉefa komponento de fagopiraĵo, konsistas je 5% de dieta fibro. La plej abunda komponento de dieta fibro estas hemiceluloso, kiu helpas kontraŭ konstipon kaj intestan toksadon. Krome, nun oni kredas, ke ĝi helpas kontroli nivelon de intera kolesterolo.
Ekzistas certa varieco en receptoj de fagopiraĵo, kiu konduktis al apero de multaj lokaj variantoj. Laŭ tipo de uzata faruno ekzistas du variantoj:
Krome, ekzistas tipo de fagopiraĵo, kiu enhavas kaj fagopiran, kaj tritikan farunon. Plej kutima tia varianto nomiĝas Ni-hachi (二八, laŭlitere du-ok) soba, kiu enhavas du partoj de tritiko kaj ok de fagopiro. Pure fagopira fagopiraĵo nomiĝas Juuwari (十割, laŭlitere cent el cento) soba. Ĝi estas pli populara kaj plej ofte pli multekosta.
Krom faruno, kelkaj tipoj de fagopiraĵo havas aldonajn ingridientojn:
Diferaj lokoj ofte havas proprajn variantojn de soba-receptoj. Plej famaj lokaj variantoj de fagopiraĵo estas:
Originale, la Japana vorto soba signifis fagopiron. Do, ĝi aperas en multaj malnovaj terminoj, tute ne konektaj kun fagopiraĵo. Ekzemple, frikasita fagopiro estas aldonata al teo, kaj la rezulta trinkaĵo nomiĝas sobacha. Fagopiraj ŝeloj, kutime uzataj kiel kusena enaĵo, nomiĝas sobakawa aŭ sobagara. Ofte nomoj de bieroj, al kiuj oni aldonas fagopiron por gusto, ankaŭ enhavis vorton soba.
Krome, en Japanio nun estas granda emo uzi vorton soba ne nur por fagopiraĵo, sed ankaŭ por ĉiuj aliaj tipoj de nudeloj. Ekzemple ramenon oni iam nomas chūka soba aŭ shina soba (ambaŭ variantoj signifas Ĉinaj nudeloj). Se oni frikasas kuiritan chūka soba, la rezulta kuiraĵo nomiĝas yakisoba. Neniu el tiuj kuiraĵoj enhavas fagopiron.
En Okinava prefektujo la vorto soba plej kutime signifas Okinavan fagopiraĵon, tute alian tipon de nudeloj, faritaj el tritiko anstataŭ fagopiro. Okinava fagopiraĵo estas tre populara en multaj lokoj ekster Japanio, aparte noteble en Campo Grande (Brazilio), kien enmigris multaj homoj el Okinavo. Tie oni manĝas ĝin en strataj merkatoj kaj en specialaj restoracioj nomitaj "sobarias".