Sobětuchy

Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Chrudim. Pri parto de municipo Tuřice temas artikolo Sobětuchy (Tuřice).
Koordinatoj: 49° 55′ 53″ N 15° 45′ 48″ O / 49.93139 °N, 15.76333 °O / 49.93139; 15.76333 (mapo)
Sobětuchy
municipo
Preĝejo de La plej sankta Triunuo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sobětuchy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Sobětuchy
 - alteco 285 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 53″ N 15° 45′ 48″ O / 49.93139 °N, 15.76333 °O / 49.93139; 15.76333 (mapo)
Katastro 3,82 km² (382 ha) Sobětuchy
Loĝantaro 993 (2024)
Denseco 259,95 loĝ./km²
Unua skribmencio 1272
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 537 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572276
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sobětuchy
Retpaĝo: www.sobetuchy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Sobětuchy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo sub montetaro Železné hory, sub monteto Dubinec, ĉe Markovický rivereto, 3 km sudokcidente de la urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 993 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stolany, Rabštejnská Lhota, Chrudim kaj Lány.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1272, kiam estas sur la akto inter atestantoj subskribita senjoro Boleslav el Sobětuchy.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869231
1880265
1890289
1900299
1910292
1921323
JaroLoĝantoj
1930353
1950267
1961384
1970375
1980451
1991496
JaroLoĝantoj
2001539
2011837
2014891
2016920
2017961
2018968
JaroLoĝantoj
2019975
2020992
20211 023
2022996
20231 027
2024993

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ligna preĝejo de Sankta Triunuo staris en domaro Pouchobrady jam komence de la 14-a jarcento. En la jaro 1350 ĝi estas rememorata kiel paroĥa preĝejo. Pli malfrue ĝi estis rekonstruita en gotika stilo. En la jaro 1889 estis konstruita nova masonita turo, renovigita fasado kaj instalita orgeno. La preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj kun turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo estas kruce volbita, en norda muro estas sankta ŝranko kun origina krado. La sakristio estas barele volbita, el la presbiterejo ĝi estas alirebla per sela portaleto. En la presbiterejo estas restoj de murpentraĵoj el la dua duono de 14-a jarcento, restaŭritaj en la jaro 1934. Ili prezentas simbolojn de Evangeliistoj, starantan Kriston, Sanktan Maria Protektantinon, Ecce homo, Veraikonon (represon de Krista faco sur tola tuko), Morton de Sankta Maria. La navo estas platplafona, en la subturo estas pintarka portaleto. El la ekipaĵo la plej valora estas tabula bildo de Asumpto (Sankta Maria Ĉielenprenata sur nubeto portata de anĝeloj) kun Sankta Barbara kaj Sankta Katarino de majstro de altaro en Hradec Králové el tempo antaŭ la jaro 1500. Pluaj valoraĵoj estas mezepoka ŝtona baptujo kaj bildo de sanktulino el tempo ĉirkaŭ la jaro 1300.

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Fiŝlago en Pouchobrady
  • Gastejo Na Zavadilce el la 16-a jarcento
  • Gastejo Na Jetelce el la 17-a jarcento
  • Ĉarpentita kabano n-ro 16

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]