Sobůlky (germane Sobulek) estas municipo en distrikto Hodonín, en Sudmoravia regiono en Ĉeĥio situanta 3 km okcidente de Kyjov. Vivas ĉi tie 836 loĝantoj (2024). Ĉiujare ĉirkaŭ la 11-a de novembro estas en la municipo aranĝata kermeso.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bukovany, Svatobořice-Mistřín, Strážovice, Ostrovánky, Věteřov kaj Kyjov.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1131. Sobůlky estis liberigita fare de la rumana armeo la 28-an de aprilo 1945.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 688 |
---|
1880 | 729 |
---|
1890 | 760 |
---|
1900 | 845 |
---|
1910 | 936 |
---|
1921 | 919 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 966 |
---|
1950 | 950 |
---|
1961 | 1 072 |
---|
1970 | 1 020 |
---|
1980 | 970 |
---|
1991 | 893 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 898 |
---|
2011 | 874 |
---|
2014 | 888 |
---|
2016 | 862 |
---|
2017 | 854 |
---|
2018 | 850 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 854 |
---|
2020 | 848 |
---|
2021 | 788 |
---|
2022 | 831 |
---|
2023 | 831 |
---|
2024 | 836 |
---|
- Kapelo de Virgulino Maria de La plej sankta koro el la jaro 1914
- Kapelo de sankta Helena el la jaro 1734
- Ligna ĉizita kruco el la jaro 1871
- Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1721
- Kapelo de sankta Barboro
- Statuo de sankta Jakobo
- Burgejo Vala, arkeologia trovejo
- Monumento al viktimoj de unua kaj la dua mondmilitoj
- Kvar ŝtonaj krucoj diversloke de la municipo el la jaroj 1891, 1901, 1942 kaj 1946
-
Municipa ofico
-
Ĉefa strato
-
Kermeso en
popolkostumoj en Sobůlky
-
Kermeso en Sobůlky
-
Kermeso en Sobůlky