Societo por Klasikaj Studoj | ||
---|---|---|
erudicia societo neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1869 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Universitato de Pensilvanio | |
Situo | Filadelfio | |
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Societo por Klasikaj Studoj (angle Society for Classical Studies, akronime SCS) estas usona erudiciula societo (soci-utila asocio) de nordamerikaj esploristoj en la kampoj de romia kaj malnovgreka kulturo kaj historio fondita en 1869. Ĝis 2013 ĝi estis konata kiel la Usona Filologia Asocio (angle American Philological Association, akronime APA); En 2014 ĝi estis renomita al sia nuna nomo.
Dum la asocio origine realigis esplorprojektojn pri diversaj lingvoj, kun la tempo ĝi specialiĝis pri la latina kaj antikva greka, ĉar kun la tempo aperis diversaj filologiaj asocioj por modernaj lingvoj. La revuo de la asocio, Transactions of the American Philological Association (TAPA, ankaŭ TAPhA laŭ kelkaj sciencaj formuloj), estas gvida internacia publikigserio en klasika filologio.
La asocio okazigas siajn jarkunvenojn en januaro kune kun la Arkeologia Instituto de Ameriko. Ĝi estas bazita ĉe la Universitato de Pensilvanio [1].
En 2020, debato ekestis pri la supereco de "blankuloj" en Klasikaj Studoj, ekfunkciigita fare de Dan-el Padilla Peralta.