Sokotra lingvo

Sokotra lingvo
lingvo • moderna lingvo
Moderna sudaraba lingvaro
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sqt
  Glottolog soqo1240
Angla nomo Soqotri
Franca nomo soqotri
vdr
Geografia distribuo Gamo de diversaj sudarabaj lingvoj
Geografia distribuo: Aro da diversaj sudarabaj lingvoj.

La sokotra (ankaŭ alilingve literumita socotri kaj soqotri) estas semida lingvo apartenanta al la grupo de modernaj sudarabaj lingvoj kiuj estas ĉefe parolataj en Jemeno kaj Omano kaj tre diferencas de la geografie proksima araba. La sokotra estas pure parolata lingvo sen iu skribita literaturo. Ĝia statuso estas priskribita kiel minacata ĉar la lingvo estas daŭre pli delokigita de la araba, lingvo kiun la plej multaj loĝantoj komence de la 2000-aj jaroj komprenas kaj parolas, precipe la pli junaj. En la 1950-aj jaroj, tia dulingveco estis nekutima[1].

La nombro da uzantoj estas necerta, sed oni taksas ke ĝi estas parolata de 50 000 ĝis 60 000 homoj de la insulo Sokotro, de la najbaraj insuloj Abd al-Kuri kaj Samha kaj loĝantoj de la insuloj kiuj laboras en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aŭ aliaj golfŝtatoj.

Kiel grava komerca centro inter la Adena Golfo kaj la Korno de Afriko la insulo Sokotro estis vizitata de egiptoj, eŭropanoj, araboj kaj indianoj ekde pli ol 2 000 jarojn. Daŭris ĝis la 19-a jarcento antaŭ ol okcidentaj lingvistoj "malkovris" la lingvon. Ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo, la aŭstra orientalisto David Heinrich Müller uzis arabajn karakterojn por registri buŝan poezion kaj folkloron same kiel fragmentojn de la Biblio. Kiam Suda Jemeno kaj tiel la Sokotro politike alproksimiĝis al Sovetunio en 1970, la insulo estis malfermita al sovetiaj lingvistoj kaj aliaj esploristoj. Sub la direkto de Vitaly Naumkin en Moskvo, tiuj esploris la etnologion, arkeologion kaj sokratian lingvon. Poezio kaj popolaj fabeloj estis registritaj. Ili ankaŭ konstruis alfabeton bazitan sur la araba kaj priskribis la gramatikon de la lingvo. Naumkin publikigis 750-paĝan libron pri la sokotra folkloro kiu utiligis la novan alfabeton kaj enhavis arabajn kaj anglajn tradukojn de la tekstoj[2]. Ekde 1990 Jemeno reunuiĝis kaj Suda Jemeno denove islamiĝis, sed la islamigo ne kaŭzis arabigon, kio okazis en Mezoriento dum jarcentoj kun la laŭgrada konvertiĝo de tiuj, kiuj parolis la aramean, koptan kaj berberajn lingvojn.

Lingvaj trajtoj

[redakti | redakti fonton]

La sokotra konservas ecojn kiuj jam delonge malaperis en aliaj semidaj lingvoj.

Ĝia vortprovizo estas ege riĉa - ekzemple, ekzistas apartaj verboj por "iri" laŭ la tempo de la tago, aŭ por "naski" depende de la besto implikita. La sokatria adoptis politikajn, teknikajn kaj religiajn terminojn el la araba.

Ĝi havas gramatikajn trajtojn kiuj ne plu ekzistas en la araba, la hebrea aŭ la aramea.

Sokotra alfabeto

[redakti | redakti fonton]

Por reflekti la fonetikon de la sokotra, rusaj lingvistoj decidis inventi facile alireblan sokotran alfabeton, bazita sur la araba alfabeto, aldonante kvar leterojn al la araba alfabeto - uzante simbolojn kiuj indikas ne-arabajn fonemojn en la lingvoj de la hinda subkontinento. La nova skribsistemo de la sokratia plej gravas por la koncepto de la sokratia kiel skriba, normigita literatura lingvo[2].

La studo de sokotra lingvo helpas kompreni la profundan, prahistorian pasintecon kaj la postan evoluon de ĉiuj semidaj lingvoj[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) douglas Botting (1958), Island of the dragon's blood, Libris 1017726
  2. 2,0 2,1 2,2 (en) Mansur Mirovalev, Russian roots and Yemen’s Socotra language, Al Ĝazira, la 11-an de marto 2015

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Sokotro

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(eo) La sokrota lingvo provante pluvivi en foresto de teknologio