Solresolo

Solresolo
Solresol
konstruita lingvoapriora lingvo • musical language
Skribo muzikaj tonoj
Kreinto Jean François Sudre
Dato ekde 1817
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Solresol
Franca nomo solresol
vdr

Solresol /sol.re.sol/ estas pazilalio aŭ apriora artefarita helplingvo verkita de Jean François Sudre (1787-1862). Li komencis prilabori ĝin en 1817. En 1827, li prezentis la projekton al Akademio de Belartoj de Francio de Parizo. La Institut de France aprobis ĝin en 1827, 1833, 1839 kaj en 1856. Ankaŭ multaj provincaj akademioj de Francio favoris al ĝi. En la Internacia ekspozicio de Parizo 1855 Sudre estas premiita per dek mil frankoj, kaj en Internacia ekspozicio de Londono 1862 li ricevis honoran medalon.

Ĝi havis siatempe iom da sukceso, Napoleono la 3-a iomete interesiĝis pri Solresol kaj, laŭdire, stipendiis Sudre, ankaŭ Victor Hugo, Alphonse de Lamartine, kaj aliaj interesiĝis pri ĝi, sed ĝi estis rapide forgesita pro la sukceso de aliaj lingvoj: Volapük kaj poste Esperanto. Solresolo estas grava por la historio de planitaj lingvoj laŭ multaj vidpunktoj: ĝi estis la unua artefarita lingvo kies projekto estis serioze atentata de la publiko, ĝi estis pionira en la ideo pri modernaj interlingvoj kaj, fine, estis la unua interlingvo kiu havis parolantojn. La finan projekton la vidvino de Sudre publikigis nur en 1866, eble, pro tio, la ĝenerala publiko konis ĝin tro malfrue.

Solresol uzas alfabeton el sep simboloj, nome la sep tonojn de la baza solfeĝo, de kiuj venas ankaŭ la (parola) nomo de la lingvo (Sol-Re-Sol). Per la solfeĝaj tonoj eblas zumi aŭ fajfi la lingvon aŭ ludi ĝin per muzika instrumento; uzante la latinliterajn nomojn (do, re, mi, fa, sol, la, si) eblas skribi la lingvon. Oni rajtas mallongigi forlasante la lastan literon (Solresol → Sorso). Louis Couturat diris, ke Sudre agis kiel homo kiu "kreis biciklon, kiu ankaŭ servas kiel boato".

Solresol estas arbitra lingvo: la vortoj estas konstruitaj a priori, sed sen rigida logika pripenso. La simplaj vortoj havas 3 notojn; la kunmetitaj estas dividitaj inter kategorioj per prefikso: DO por homoj kaj rilataj aferoj, RE por la domo, MI por agoj ktp. Ekzemple :

  • Rdfs : vestaĵoj > Rdrf : ĉemizo;
  • Drd: tempo > Drm: tago > Drf: semajno > Drso: monato > Drl: jaro > Drs: jarcento;

Oni inversigas la literojn por konstrui la malon de vorto : fs signifas multe, sf malmulte.

Aliaj ekzemploj:

  • Dmso= dio/Somd= diablo


Por aŭdi diferencon inter verbo, substantivo, adjektivo kaj adverbo, ni akcentu certan silabon.
Se verba formo ekzistas por la vorto, ni akcentu neniun silabon.
Por sciigi, ke la vorto estas substantivo, ni akcentu la unuan silabon.
Se la vorto estas adjektivo, ni akcentu antaŭlastan silabon.
Por sciigi, ke la vorto estas adverbo, ni akcentu la lastan silabon.

Skribe, oni markas la akcenton aldonante aŭ apostrofon ĵus post la konsonanton, aŭ iun ajn specon de korno aŭ tildo sur la vokalon. Ekzemplo:

  • resolmila → daŭri (verbo);
  • r'esolmilarésolmila → daŭro (substantivo);
  • res'olmilaresólmila → daŭranto (substantivo);
  • resolm'ilaresolmíla→ daŭra (adjektivo);
  • resolmil'aresolmilá→ daŭre (adverbo).


La artikolo "la" estas deklinata:

La adjektivo kaj la verbo estas neŝanĝeblaj.

Nombroj (1-10): redodo, remimi, refafa, resolsol, relala, resisi, mimido, mimire, mimifa, mimisol.

Per kombinado 11 732 vortoj fareblas kun maksimume 5 silaboj sufiĉe por normala lingvo.

Ekzemploj:

  • Dore milasi la domi. – „Mi amas vin.“
  • Dore domilado la solresol, – „Mi parolas solresole.“

En la filmo Close Encounters of the Third Kind de Steven Spielberg, Solresolo estis uzata fare de eksterteruloj por kontakti kun la teranoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Gajewski, Boleslas. Grammaire du Solresol, ou langue universelle de Fr. Sudre. Paris: 1902 (44 p.)
  • Rapports sur la langue musicale: inventée par M. F. Sudre, approuvée par l'Institut royal de France et opinion de la presse française, belge et anglaise sur les différentes applications de cette science. [Paris]: Impr. de Ve Dondey-Dupré, [1836?]. 72 p.; 23 cm
  • Sudre, Jean Francois. Langue musicale universelle. Paris: 1866 (480+ p.). PM 8008. S94

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]