Sonny Clark | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Conrad Yeatis Clark |
Aliaj nomoj | Sonny Clark |
Naskiĝo | 21-an de julio 1931 en Herminie |
Morto | 13-an de januaro 1963 (31-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | pianisto ĵazmuzikisto komponisto diskografa artisto ![]() |
Conrad Yeatis „Sonny“ Clark (naskiĝis la 21-an de julio 1931 en Herminie, Pensilvanio; mortis la 13-an de januaro 1963 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵazpianisto kaj -komponisto. Lia frua morto malebligis, ke Sonny Clark povus firmigi la pozicion konvenan al li inter la pianistoj de malmolbopo.
Clark ludis pianon en la aĝo de kvar jaroj, transloĝiĝis en la aĝo de 12 jaroj al Pittsburgh, kie li ludis kontrabason kaj vibrafonon ĉe gimnazio. En 1951 li transloĝiĝis laŭ iniciato de sia frato, kiu ankaŭ estis pianisto, al Kalifornio. En San Francisko li muzikis mallonge kun Vido Musso kaj Oscar Pettiford kaj transloĝiĝis poste al Los-Anĝeleso. En 1953 li verkis unuan sonregistraĵon per Teddy Charles´s West Coasters (Prestige) kun Wardell Gray. En 1953 li muzikis en Los-Anĝeleso kun multaj okcident-marbordaj ĵazmuzikistoj (kio estis pli escepto por nigrulaj muzikistoj), i. a. li surdiskigis kun Art Pepper kaj en 1953 ĝis 1956 kun Buddy DeFranco, kun kiu li en 1954 estis en Eŭropo kaj verkis multajn diskojn. En 1956 li muzikis kun la Lighthouse All Stars de Howard Rumsey, kun Serge Chaloff, Frank Rosolino kaj Sonny Criss. Post kiam li en 1957 estis transloĝiĝinta al Novjorko, li partoprenis multajn improvizadkunsidojn kaj alproksimiĝis la la lingvaĵo de malmolbopo. Li akompanis kantistinon Dinah Washington (aprilon de 1957 en Novjorko), laboris poste liberprofesie kaj en propraj triopoj. Li muzikis ekzemple kun Lee Morgan, Charles Mingus, Lou Donaldson, Curtis Fuller kaj Sonny Rollins (sur sondisko The Sound of Sonny, 1957).
Origine ege stampita de Bud Powell, li evoluigis propran, ritme akcentitan stilon, kiun priskribas Richard Cook kiel impeta, precize artikulita, kun strange malgrandaj figuroj de la maldekstra mano, kiuj kontraŭkuras al la longaj, klare komplikaj de la dekstra mano[1]. Cook kritikas de liaj sondiskoj ĉe Blue Note kiel bandestro (komence en 1957 per Dial S for Sonny), ke li tro malmulte plenigas sian gvidan rolon, aŭdiĝas tro multe kiel akompananto kaj li elmetas prefere lian sondiskon Sonny Clark Trio pro lia eksteriĝema kaj ideoriĉa muzikado en la triopo kun Philly Joe Jones kaj Paul Chambers. Sonny Clark estis estimata kiel akompanata kaj estas aŭdebla sur multaj albumoj de Blue Note, ekz. tiuj de Donald Byrd, Hank Mobley, Jackie McLean, Kenny Burrell, Bennie Green ("Soul Stirrin" 1958), Clifford Jordan, Lee Morgan, Johnny Griffin kaj sur la albumo Go de Dexter Gordon. Li publikigis je Blue Note sep proprajn albumojn (ekz. Cool Struttin kaj Leapin and Lopin), alte ŝatataj de multaj entuziasmuloj. Ne nur kunmuzikantoj, sed ankaŭ aliaj pianistoj alte estimis lin (Bill Evans omaĝis al li pecon nome „NYC's No Lark“). Clark dum sia tuta problemo havis amasajn drogo- kaj alkoholproblemojn.[2] Drogoproblemoj ja estis ankaŭ la kaŭzo, kial okazis ekde 1959 pli longaj interrompoj de la sonregistradoj por Blue Note[3]. Post kiam li fine de 1962 kaj komence de 1963 pro infekto de la gambo restis en malsanulejo, malmultajn tagojn post sia foriro li mortis pro koratako.[4]
En 1985 John Zorn publikigis omaĝalbumon (Sonny Clark Memorial Quartet, kun Wayne Horvitz piano, Ray Drummond kontrabaso, Bobby Previte frapinstrumentaro) por Clark kun ties komponaĵoj (Voodoo).
Albumoj je propra nomo
Albumoj de la gastmuzikisto