Sopište | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1054 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 325 | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 57′ N, 21° 26′ O (mapo)41.9521.43333333Koordinatoj: 41° 57′ N, 21° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 501 m [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sopište [+] | |||
Sopište (makedona Сопиште) estas vilaĝo situanta en la regiono Skopjo de Norda Makedonio. Ĝi estas la administra centro de la Opština Sopište. En 2002 loĝis ĉi tie 5325 loĝantoj.
La vilaĝo situas en la nordo de la Opština Sopište. La areo de la vilaĝo estas ĉirkaŭ 8,5 km² kaj etendiĝas je alteco de ĉirkaŭ 350 - 950 m. La regiona vojo R2134 pasas tra la vilaĝo, kiu kondukas al Skopjo.
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 5325 homoj.
Ekzistis 5.255 makedonoj (98,7 %), 39 serboj (0,7 %), kaj aliaj. En la vilaĝo dominas la ortodoksa religio.
Multaj loĝantoj laboras en Skopjo. Aliaj tiam kultivas legomojn, cerealojn, bredas bredbestojn (kaproj, kokaĵo), aŭ havas vitejojn.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Сопиште en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: http://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf