Sopřeč | |||
municipo | |||
Domo de Masaryk
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sopřeč | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Přelouč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Sopřeč | ||
- alteco | 223 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 05′ 37″ N 15° 33′ 24″ O / 50.09361 °N, 15.55667 °O (mapo) | ||
Katastro | 6,55 km² (655 ha) Sopřeč | ||
Loĝantaro | 289 (2024) | ||
Denseco | 44,12 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1073 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 16 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575666 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sopřeč | |||
Retpaĝo: www.soprec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Sopřeč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en Orientelba tabulo, 8 km norde de la urbo Přelouč, 11 km okcidente de la urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 289 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Břehy, Semín, Strašov, Vápno, Vlčí Habřina, Žáravice kaj Vyšehněvice.
Kiam Sopřeč estis fondita ne estas konate. En historiaj dokumentoj la vilaĝo estas unuafoje menciita jam en la jaro 1086, kiam reĝo Vratislav donacis ĝin al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la monaĥejo posedis la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, Georgo el Poděbrady, liaj filoj, en la 16-a jarcento sinjoroj de Pernštejn kaj poste la Reĝa kamero. Ankaŭ vilaĝo Sopřeč ege suferis dum la tridekjara milito. En la jaro 1651 en Sopřeč kaj Žáravice vivis entute nur 18 familiojn. Ĉar la vilaĝoj situas en regiono abunda je rikoltoj, la superularo povis baldaŭ trovi novajn loĝantojn. Releviĝado de la ĉeĥa nacio manifestiĝis ankaŭ en malgrandaj vilaĝoj. Same kiel en ceteraj vilaĝoj ekestis en Sopřeč libervola fajrobrigada societo (en la jaro 1879), amatora teatra grupo (1890), ŝpara kaj pruntedona asocio (1908). Al diversaj batalkampoj de la unua mondmilito foriris el Sopřeč soldatoj rezervistoj la 26-an de julio 1914. Pereis tie 13 da ili.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 439 |
1880 | 519 |
1890 | 502 |
1900 | 471 |
1910 | 530 |
1921 | 517 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 512 |
1950 | 369 |
1961 | 377 |
1970 | 353 |
1980 | 307 |
1991 | 271 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 277 |
2011 | 241 |
2014 | 274 |
2016 | 286 |
2017 | 275 |
2018 | 276 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 269 |
2020 | 263 |
2021 | 284 |
2022 | 284 |
2023 | 285 |
2024 | 289 |
Proksime al la vilaĝo estas fiŝlago Sopřečský. Ĉe ĝi estas nestejo de pluraj specioj da raraj akvobirdoj.