Sotillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40311 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 15′ N, 3° 38′ U (mapo)41.258333333333-3.6366666666667Koordinatoj: 41° 15′ N, 3° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 968 m [+] | ||
Areo | 20,33 km² (2 033 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sotillo [+] | |||
Sotillo [soTIljo] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Sotillo estas komprenebla etimologie kiel Arbareto aŭ pli precize kiel Ĉerivera Arbareto. Ĝi enhavas la loĝlokojn Sotillo (26 loĝ. INE 2017), Fresneda de Sepúlveda (2 loĝ., ekde 1857), Alameda de Sepúlveda (jam senhoma, ekde 1961), kaj La Aldehuela (senhoma), citita kiel domaro en Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar de Madoz (1845 kaj 1850).
Sotillo apartenas al la komunumaro ochavo de la Sierra y Castillejo de la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda.
Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 20,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 52 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Barbolla, Castillejo de Mesleón, Sepúlveda, Duruelo, Cerezo de Arriba kaj Cerezo de Abajo.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.