Laŭ la helena mitologio, Sozipoliso (el la greka Σωσιπολις, «urbosavinto») estis infana dio aŭ dajmono, filo de Ilitio, la diino pri akuŝo[1]. Ĵuri per li iĝis speciale solena kaj deviga promeso.
Li ricevis kultadon fare de la elisanoj, kiuj konsideris lin protektanto de sia urbo. Oni prezentadis lin kiel infano vestita per stelplena tuniko aŭ milita mantelo, kaj portanta la kornon de abundo. Ĝuste pro tiu lasta bildiga kutimo, oni identigis lin al subtera dio Pluto (kiu ankaŭ portis tiun kornon en arta prezentado) kaj al Eroso (la nura filo de Ilitio laŭ la plej antikvaj himnoj).
Paŭzanio priskribas arkaikan altaron kiun li vizitis en la 2-a jarcento a.K. en Olimpio, apud la tiel nomata Monteto de Krono[2]. Ĝi enhavis internan subteran etaĝon dediĉitan al Sozipoliso kaj al Ilitio, kie virga sacerdotino vartadis serpenton (ankaŭ nomiĝinta Sozipoliso), nutrante ĝin per akvo kaj kukoj el hardeo kaj mielo. Estis malpermesite eniri en tiu sanktejo, krom por la sacerdotino, sed eĉ ŝi ne rajtis ĉeesti tie sen vualigi sian figuron. Virinoj ofte partoprenis ceremonion tie, kantante himnojn al Sozipoliso ĉe la publika parto de la templo, dum la sacerdotino vartadis kaj banadis la serpenton. Oni bruladis incenson honore al tiu diaĵo, anstataŭ la kutiman vin-oferadon. En tiu loko, unufoje jare, Krono ankoraŭ ricevadis kultadon, fare de sacerdotinoj kiujn oni nomis «Reĝinoj».
La origino de tiu kultado devenis el legendo laŭ kiu virino portanta bebon en siaj brakoj aperis dum decida momento en la invado de Eliso fare de arkadia armeo. Antaŭ la gapa rigardo de ĉiuj, ŝi asertis ke tuj post naski la infanon, la gedioj ordonis ŝin per vizio oferi la bebon kiel ĉampiono de la eleanoj, do militestro lasis la bebon surtere inter la batalantaj armeoj. Subite, la infano transformiĝis en flugilhavan serpenton aŭ drakon kaj poste malaperis malantaŭ la Monteto de Krono aŭ sub ĝi. La arkadianoj ekforfuĝis terurigitaj, do la serpent-forma bebo sukcesis protekti la landon. Omaĝe al tiu epizodo, oni kultadis serpenton nomigitan Sozipoliso («urbosavinto») kaj starigis la templon dediĉitan kaj al li kaj al lia patrino antaŭe menciita[3].
Plia kultejo de Sozipoliso troviĝis ĉe templo de Tiĥo (Fortuno), ankaŭ en Eliso[4].
Sozipoliso, kun la sama signifo, estis ankaŭ epiteto de la dia reĝo, Zeŭso[5]. Laŭ tiu kromnomo li estis kultita, ekzemple, en la templo nuntempe konservita ĉe la Pergamo-muzeo (Berlino).
Sozipoliso estas rolulo en la fantazia romano The Olympic Conspiracy (La olimpia konspiro), verkita de Katherine Roberts kaj kvina parto de la roman-serio The Seven Fabulous Wonders (La sep fablaj mirindaĵoj). En ĝi, Sozipoliso rolas kiel antaŭa enkarniĝado de la ĉefrolulo, Sozi.