Spezkonto estas konto uzata por komercaj kaj financaj interrilatoj reprezentantaj rilatecon ekzistantan inter du homoj, kiuj interspezas kaj konsentas kunfandi malŝuldojn kaj ŝuldojn rezultantajn el interspezado en saldon laŭ unueca reĝimo. Ĝi do jure distingiĝas disde deponkonto.
Spezkonto estas deponkonto en banko, kiu rolas kiel monpivota konto por ĉiutagaj rilatoj inter banko kaj ties kliento.
Ĉe tia spezkonto okazas:
La spezkonto, estas la sola deponkonto kiu povas esti alternative kaj kreditiva kaj debetiva (kaj ebligi mallongdaŭran pruntedonon laŭ banka formala rajtigo, kiun oni nomas kreditmalfermon, laŭ bone difinitaj limoj).
Oni kutime distingas inter:
Ĉiun spezkonton, oni asocias kun bankidentiga numero (RIB).
La klienton, kiu posedas spezkonton, oni nomas posedanto. Se la spezkonto estas tenata de pluraj homoj (geedza konto...), oni priskribas tiujn posedantojn kunposedantoj.
Posedanto ankaŭ povas prokuracii al krompersono, kiun li/ŝi tiam mandatigas por la konto (mandatuloj rajtas plenumi iajn operacojn, eventuale limigitaj.
Oni ankaŭ distingas :
El inter la pluropulaj kontoj, ankaŭ oni trovas kun-uzatajn (parkonton ekzemple) kaj neonigeblajn kontojn.