Spojil | |||
municipo | |||
Vido tra ĉefa strato de Spojil al nordoriento
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Spojil | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Spojilský odpad | ||
Situo | Spojil | ||
- alteco | 221 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 32″ N 15° 49′ 22″ O / 50.04222 °N, 15.82278 °O (mapo) | ||
Katastro | 1,75 km² (175 ha) Spojil | ||
Loĝantaro | 514 (2024) | ||
Denseco | 293,71 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Fondo | 1785 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 530 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 574198 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Spojil | |||
Retpaĝo: www.spojil.com | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Spojil situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 4 km oriente de centro de la urbo Pardubice. Vivas ĉi tie 514 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pardubice.
La vilaĝoj Spojil, Staročernsko kaj Studánka estis fonditaj en la jaro 1785 sur grundoj de estintaj sekigitaj fiŝlagoj Novočernský, Staročernský, Spojil kaj Studánka. En nomitaj lokaĵoj estis atribuitaj 52 novaj grundoj. Vilaĝo Spojil ekestis sur grundoj post fiŝlagoj Spojil kaj Staročernský kaj ĉe estinta digo de la fiŝlago Staročernský oni atribuis 21 parcelojn por novaj bienoj. Por konstruo de novaj loĝdomoj, staloj kaj garbejoj ricevis la koloniistoj ĉiun lignon senpage. En mallonga tempo tiel elkreskis tuta nova vilaĝo. Sur argilaj kaj ŝlimaj grundoj estis malfacile kultivi bonan rikolton, sed fine la koloniistoj sukcesis okazigi, ke Spojil fariĝis centro de legoma produktado. Nun kultivas la grundojn Agrikultura kompanio Staré Hradiště. De sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento ĝis la jaro 1991 estis Spojil kvartalo de regiona urbo Pardubice kaj nuntempe ĝi estas vilaĝo kreanta enklavon en la urba teritorio.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 193 |
1880 | 212 |
1890 | 216 |
1900 | 197 |
1910 | 202 |
1921 | 190 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 164 |
1950 | 169 |
1961 | 189 |
1970 | 207 |
1980 | 224 |
1991 | 235 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 258 |
2011 | 482 |
2014 | 472 |
2016 | 485 |
2017 | 486 |
2018 | 502 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 515 |
2020 | 520 |
2021 | 587 |
2022 | 527 |
2023 | 533 |
2024 | 514 |
Kapeleto de Ĉieleniro de Sankta Maria estis konstruita en la jaro 1868 sur vojkruciĝo meze de la vilaĝo.