Ne konfuzu kun Aŭtosporto (sporto kiu temas konkursaŭtoj)
Sportaŭto estas rapida kaj relative malalta aŭto. Ĝi kutime estas aŭto kun du sidlokoj, du pordoj, granda kaj potenca motoro, rapida akcelado kaj akra bremsado, sen granda kofro. Sportaŭtoj karakteriziĝas per karoserio konstruita el malpezaj materialoj kiel aluminio, plasto kaj karbonfibro, kiuj donas al ĉi tiu tipo de aŭtoj altan rendimenton kaj agrablan veturadon.
La sportaŭto estas proksima al konkursaŭto, kaj aŭtoproduktantoj kiuj produktas sportaŭtomodelojn ofte produktas ankaŭ konkursaŭtojn.
Malsupre estas kelkaj el la sportaŭtoproduktantoj: Ford, Porsche, Ferrari, Lamborghini, Lotus, McLaren, Aston Martin, Bugatti kaj Caterham.