Središče ob Dravi

Središče ob Dravi, hungare Drávaszerdahely estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Štajerska, en statistika subregiono Podravska. Administre apartenas al Središče ob Dravi ankoraŭ 4 vilaĝoj. La nomo signifas tion, ke foiro okazis merkrede.

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, laŭ limo de Kroatio, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Ptuj. La municipo estas limotrapasejo voje kaj fervoje.

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Habsburga Imperio, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, el kio iĝis Jugoslavio. Ekde 1991 la vilaĝo apartenas al sendependa Slovenio.

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]