La Stabestro de la Blanka Domo (angle, White House Chief of Staff) estas la plej altranga oficisto en la Blanka Domo (se ne enkalkuli la ŝtatprezidanton); la Stabestro estas Asistanto al la Prezidento, kaj la posteno havas ministran rangon.
La nuna Stabestro estas Jacob Lew, kiu enposteniĝis la 27-an de januaro, 2012, post la demisio de William M. Daley.
La unua Stabestro de la Blanka Domo estis John R. Steelman, kiu enposteniĝis en 1946 dum la prezidentado de Harry Truman.
La Stabestro rolas kaj administre kaj konsile; la specifaj taskoj estas deciditaj de la ŝtatprezidanto, sed eblas inter aliaj: