Stacio Showa | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
esplora stacio en Antarkto ![]() | |||
Estiĝo | 29-a de januaro 1957 | ||
Lando | sen valoro ![]() | ||
Situo | regiono de la Antarkta Traktato | ||
Situo | |||
Geografia situo | 69° 0′ 15″ S, 39° 34′ 55″ O (mapo)-69.00412239.581836Koordinatoj: 69° 0′ 15″ S, 39° 34′ 55″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://www.nipr.ac.jp/antarctic/jarestations/#syowa | ||
Stacio Showa | |
昭和基地 | |
Antarkta stacio | |
Supermara alteco | 29 m s. m. |
---|---|
Koordinatoj | 69° 0′ 16″ S 39° 34′ 54″ O / 69.00444 °S, 39.58167 °O (mapo) |
Estiĝo | 29-a de januaro 1957 |
![]() | |
Retpaĝo: www | |
Stacio Showa (japane 昭和基地 [ŝoŭa kiĉi]; esperantigite: Stacio Ŝoŭa), ankaŭ literumita kiel Stacio Syowa,[1] estas japana konstanta stacio por scienca esplorado ĉe Insulo Orienta Ongul en Lando de Maud, Antarkto. Konstruita je 1957, Stacio Showa estas nomita laŭ la nomo de la erao de la japana kalendaro en kiu ĝi estiĝis, la Ŝova-epoko.
Stacio Showa servas kiel esplora posteno por astronomio, meteologio, biologio kaj teraj sciencoj. Ĝi konsistas de plu ol 60 apartaj konstruaĵoj, grandaj kaj malgrandaj, inkluzive de 3-etaĝa administra konstruaĵo, vivejo, generatoro, kloakaĵa traktejo, ekologia-scienca konstruaĵo, observatorio, datum-servilo, satelita konstruaĵo, jonosfera stacio, forbruligilo, ter-scienca konstruaĵo kaj radiosonde stacio. Estas ankaŭ karburaĵaj tankoj, akva tenado, sunpaneloj, helikoptera flughaveno kaj radia dissendilo.
La stacio estis fondita de la inaŭgura japana Antarkta Esplora Ekspedicio en 1957. Ĉi tiu ekspedicio estis elaertransportita post ŝtormo en februaro 1958. En januaro 1959, la tria teamo reveninte al la stacio trovis ke, de la 15 sledhundoj kiu estis lasitaj de la antaŭa teamo, du, Taro kaj Ĝiro, postvivis.