Stadacona | ||
---|---|---|
![]() | ||
forlasita vilaĝo, arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 46° 49′ 28″ N, 71° 14′ 36″ U (mapo)46.824444444444-71.243444444444Koordinatoj: 46° 49′ 28″ N, 71° 14′ 36″ U (mapo) | |
![]() |
||
Stadacona | ||
Stadacona, aŭ esperantigite Stadakono, estis vilaĝo en la 16-a jarcento de sankt-laŭrencaj Irokoj proksima al la loko kie Kebekurbo estis fondita en 1608.
Franca esploristo kaj navigisto Jacques Cartier, esplorante la areon de la sankt-laŭrenca rivero, atingis tiun vilaĝon Stadacona en Julio 1534.[1] Tiam, la vilaĝestro estis Donnacona, kiu montris al Cartier kvin kranifelojn akiritajn dum milito kontraŭ Toudaman (eble Miꞌkmaq), najbara popolo kiu estis atakinta unu el siaj fortikaĵoj el la antaŭa printempo, kaj mortiginta 200 loĝantojn. Spite klopodojn fare de la popolo de la vilaĝo, Cartier kaptis kelkajn loĝantojn kaj la tribestron,[2] sed poste li liberigis Donnacona, kiu akceptis, ke liaj du filoj, Taignoagny kaj Domagaya,[3] reiru kun Cartier al Francio dum unu jaro.[4] Cartier revenis al Stadacona kun la filoj de Donnacona en sia venonta vojaĝo en 1535–1536.