Stadice | |
Staditz | |
vilaĝo | |
Monumento de Přemysl la Plugisto sur reĝa kampo proksime de Stadice
| |
Oficiala nomo: Stadice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Labem |
Administra municipo | Řehlovice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Bohemia mezmontaro |
Domoj | 79 2011 |
Rivero | Bílina |
Situo | Stadice |
- koordinatoj | 50° 37′ 04″ N 13° 58′ 00″ O / 50.61778 °N, 13.96667 °O (mapo) |
Katastro | 5,72 km² (572 ha) Stadice |
Loĝantaro | 295 (2021) |
Denseco | 51,57 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1125 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 403 13 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Stadice | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Stadice - germane Staditz - estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Řehlovice en distrikto Ústí nad Labem situanta en valo de rivero Bílina proksime de Trmice. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 79 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 295 loĝantoj.
Stadice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,72 km².
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas en Kroniko de Kosmas el la jaro 1125.
Ĝis duono de la 20-a jarcento en Staditz superis germana loĝantaro. Post la dua mondmilito okazis amasa ellandigo de plimulto de malnovloĝintoj kaj fakte la kompleta ŝanĝo de la loĝantaro.
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 | 2016 | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Loĝantoj | 236 | 215 | 210 | 232 | 260 | 240 | 274 | 215 | 267 | 261 | 230 | 141 | 171 | 267 | 290 |
Domoj | 38 | 38 | 41 | 41 | 47 | 49 | 56 | 75 | 64 | 71 | 66 | 58 | 67 | 79 |
La loko estas konata precipe de la mito pri Přemysl la Plugisto. Laŭ la legendo estis el la kampo proksime de ĉi tie alvokita al la bohema trono fare de princino Libuše Přemysl la Plugisto.
|
Laŭ tiu ĉi mito Přemysl post alveno de senditaro ĉesis plugi kaj avelarban plug-purigilon li enpikis en la teron kaj ĝi tuj ĉirkaŭkreskis per foliaro. Poste li turnis la plugilon kaj li gastigis sur ĝi la senditaron per pano kaj fromaĝo. Antaŭ ol li ekiris al la vojo ĝis Prago, li forpelis la oksojn, kiuj eniris en proksiman Oksan monton. Li poste nur kunprenis floemajn ŝuojn kaj ujon, por ke tiuj ĉi eĉ al pluaj generacioj rememorigu la devenon de la Premislida familio. Tiu ĉi mito ĝisatendis multajn artistajn prilaboradojn. La přemyslidaj regantoj havis sian antaŭulon, kiu venis de plugilo, en granda honoro. La nove surtronigita reganto onidire surmetis la floemajn ŝuojn de Přemysl kaj surŝultre li prenis lian ujon. Proksime de Stadice la miton rememorigas monumento el la jaro 1841, kiun ĉi tie lasis konstrui Nosticoj fare de arkitekto Friedrich Staumann. La tabuloj kun reliefoj estas laboraĵo de skulptisto Josef Max. La monumento situas sur Reĝa kampo, kiu estas ekde la jaro 1962 nacia kultura memorindaĵo. La dimensioj de Reĝa kampo estis en mezepoko bazo de ĉeĥa kampa mezurunuo. Post la patrino Přemyslido, post la patro Luksemburgo Karolo la 4-a lasis pro la memoro de la mito liberigi tri bienetojn en Stadice de korveo kaj li ordonis al ili zorgi pri la fama avelarbo kaj ĝiajn nuksojn transdoni en Praga burgo. La kutimo reteniĝis ĝis la jaro 1701, sed ankoraŭ en la jaro 1723 dum la kronado de reĝo Karolo la 6-a estis sur la festena tablo nuksoj el la stadica avelarbo.
|