Stadiono Docklands

Stadiono Docklands
Docklands Stadium
emblemo
plurcela stadiono Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Arkitekto Populous • Daryl Jackson • BVN Architecture vd
Estiĝo oktobro 1997
Malfermo 9-a de marto 2000
Lando Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo City of Melbourne
Adreso 740 Bourke Street, Melbourne, VIC 3008
Situo
Geografia situo 37° 48′ 59″ S, 144° 56′ 51″ O (mapo)-37.816388888889144.9475Koordinatoj: 37° 48′ 59″ S, 144° 56′ 51″ O (mapo) [+]
Stadiono Docklands (Melburno )
Stadiono Docklands (Melburno )
DEC
Situo de Stadiono Docklands
Map
Stadiono Docklands
Posedata de Aŭstralia Aŭstralipiedpilka Ligo vd
Retejo https://www.marvelstadium.com.au/
vdr

Stadiono Docklands (angle Docklands Stadium, ankaŭ konata sub antaŭaj sponsornomoj, Colonial Stadium, Telstra Dome, Marvel Stadium kaj la nuna nomo Etihad Stadium) estas diversuze sporta kaj distra stadiono en Melburno, Viktorio, Aŭstralio [1]. La konstruado komencis en oktobro de 1997 sub la titolo de laboro Victoria Stadium kaj estis kompletigita en 2000 kun kosto de 460 milionoj A$ [2].

La stadiono havas retireblan tegmenton kaj ĝia kapacito estas 56 347 spektantoj.

La stadiono estas uzita por aŭstraliaj regulaj futbalaj matĉoj kaj estas la ĉefsidejo de la Aŭstralia Futballigo.

La stadiono ankaŭ estas la hejma ludejo de Melbourne Victory Football Club kaj aranĝas oficialajn matĉojn en kriketo, rugbeo 13, rugbeo 15 kaj kelkaj specialaj eventoj kaj koncertoj .

En oktobro 2014, estis sciigite ke la stadionadministrado subskribis kvinjaran kontrakton por gastigi la aŭstralian etapon de la Speedway Grand Prix.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Done deal: AFL signs off on Etihad Stadium purchase. Australian Football League (7 October 2016). Arkivita el la originalo je 7 October 2016.
  2. $460,000,000 in 1997 → 2023 | Australia Inflation Calculator (angle). Alirita 2023-04-18 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]