Stadiono Sammy Ofer | |||
---|---|---|---|
futbala stadiono | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | KSS Design Group vd | ||
Estiĝo | 2014 | ||
Malfermo | 2014 | ||
Lando | Israelo vd | ||
Situo | Ĥajfo | ||
Adreso | Pinkhas ve-Avraham Rutenberg St 2, Haifa | ||
Poŝtkodo | 3509416 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 32° 46′ 59″ N, 34° 57′ 55″ O (mapo)32.78311111111134.965166666667Koordinatoj: 32° 46′ 59″ N, 34° 57′ 55″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Posedata de | Municipality of Haifa vd | ||
Retejo | https://www.haifa-stadium.co.il/ | ||
La Stadiono Sammy Ofer (hebree אצטדיון סמי עופר, Ictadjon Sami Ofer ankaŭ konata kiel Ĥajfa Internacia Stadiono aŭ Avi Ran stadiono) estas futbala stadiono en la israela urbo Ĥajfo [1]. Ĝi anstataŭigas la malnovan Kiryat Eliezer Stadium de 1955. La futbalaj kluboj Makabi Haifa kaj Hapoel Haifa de la Ligat ha'Al, la plej alta ligo de Israelo, plejparte uzas la sportinstalaĵon.
La stadiono havas kapaciton de 30 942 spektantoj, kaj estas la tria plej granda piedpilkareno en Israelo (post tiu de Ramat Gan kaj Teddy). Aldone al futbalaj matĉoj, la stadiono estas utiligita kiel koncertejo [2][3].
La stadiono estas nomita laŭ Sami Ofer, kiu donacis 20 milionojn USD por konstrui la stadionon.