Stadtroda

Stadtroda
Blazono
Stadtroda (Germanio)
Stadtroda (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Holzland
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036428
Poŝtkodo 07641–07646
Aŭtomobila kodo SHK
Oficiala Municipokodo 16074094
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Harald Kramer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Straße des Friedens 17
07646 Stadtroda
Demografio
Loĝantaro 6695 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 52′ N, 11° 44′ O (mapo)50.85923611.730174Koordinatoj: 50° 52′ N, 11° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 200 m
Areo 16,81 km²
Oficiala retejo http://www.stadtroda.de
vdr

Stadtroda estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Holzland de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6695 loĝantojn. Ekde la komenco de 2019 la antaŭe sendependaj komunumoj Bollberg kaj Quirla apartenas al la urba teritorio, kaj krome la urbo ankaŭ ofertas administrajn servojn al la multe pli etaj najbaraj komunumoj Möckern kaj Ruttersdorf-Lotschen.

La loko troviĝas en arbaroza regiono eoste de la meza Saale-rivero ĉe la rivero Roda. Tie fondis la dinastio de la Lobdeburg-oj antaŭ la jaro 1247 monakejon cistercianinon. De tie disvolvis la urbo. La malnova centro estis la Malnova bazarplaco kun la Kirko Sankta Kruco. Urbajn rajtojn la urbanoj ricevis en 1340. En 1523 samrangiĝis la malsupra urboparto malgraŭ multaj inondoj. La nomo Roda ŝanĝiĝis en Stadtroda en la jaro 1925.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kirko Sankta Savinto (germane: Salvatorkirche): La ĉirkaŭ la jaroj 1580/90 konstruita kirko havas malfrugotikan altarejon. La tegmento de la renesancstila konstruaĵo kronatas per baroka spajro. La interno okangula novfaritis post indendio de 1650, en 1728 estiĝis aliaj profundaj ŝanĝoj. Gravega estas la baroka ambno kun figuro de Moseo.
  • Kirko Sankta Kruco (germane: Heiligkreuzkirche): Tiu ĉi konstruaĵo estas parto de la akurate planita Bazarplaco malnova. La kerno de la romanika konstruaĵo datumas de la dua duono de la 12-a jarcento - la turo havas ankoraŭ altarejon de tiuj tempoj kaj gotikan krucnervuran volbon. En 1680 faritis de la tuto baroka longnava kirko kun plafono ebena. Interne interesas kelkaj malfrugotikaj lignaj figuroj.
  • Ĉirkaŭfortikaĵo-restoj estas la t.n. Ruĝa pordego ĉe Töpferberg-monteto
  • Kirko Sankta Jakobo (germane: Jakobskirche): malinteresa halokirko kun uesta tegmentoturo, servis post 1730 kiel evangelia tombeja kirko, katolikiĝis en 1968. Interne estas galerio kompleta, ekstere konsistas la supra etagho el trabfakaĵo.
  • Renesanca kastelo: ĝi forbrulis kaj novkonstruitis inter 1663-68 modeste kaj baroke. Ĝi servis unue kiel urbodomo, inter 1733-81 kiel rezidejo de la geprincoj de la dinastio Saksio-Gotha-Altenburg. Nuntempe ĝi estas kortumo de unua instanco.
  • Monakejo Roda (cistercianinoj)
  • Kastelo Stadtroda

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Dehio, Georg: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1179-1183

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
panoramo