Stanisław Wojciechowski (nask. la 15-an de marto 1869 en Kalisz, m. la 9-an de aprilo 1953 en Gołąbki) – pola politikisto kaj kooperativisto, dua prezidento de Pola Respubliko.
Komence li agadis en Asocio de Pola Junularo "Zet", poste ligiĝis al la laborista movado – de 1891 li membris en Laborista Unuiĝo, de 1892 en Pola Partio Socialista, poste kiel elmigrinto (en Svislando, Francio kaj Britio) en Asocio de Eksterlandaj Socialistoj Polaj. Post la reveno al la patrujo li engaĝiĝis en la kooperativan movadon. Li aŭtoris multajn eldonaĵojn pri la temo, estis membro de Societo de Kooperativistoj en Varsovio kaj direktoro de Asocio de Nutraĵaj Societoj (1911–1915).
Dum la unua mondmilito Wojciechowski membris en Pola Nacia Komitato. Li ankaŭ estris Polan Interpartian Unuiĝon en Moskvo.
De la 16-a de januaro 1919 ĝis la 9-a de junio 1920 li estis ministro de internaj aferoj. De 1921 li membris en Pola Popola Partio "Piast". La 20-an de decembro 1922 Nacia Asembleo elektis lin prezidanto de Pola Respubliko. La oficon li plenumis de la 22-a de decembro 1922 ĝis la 15-a de majo 1926, kiam rezulte de la maja renverso li rezignis de la ofico. Tiam li finis aktivan politikan agadon kaj koncentriĝis pri sciencista laboro.
Karol Feliks Wojciechowski nask. ĉ. 1800 | Marianna Paszewska nask. ĉ. 1800 | Karol Vorhoff nask. ĉ. 1801 | Konstancja Kononowicz-Siemionowicz nask. ĉ. 1804 | ||||||||||||||||||||||||||||
Feliks Wojciechowski 1825–1881 | Florentyna Alojza Emilia Vorhoff ĉ. 1833–1910 | ||||||||||||||||||||||||||||||
Stanisław Wojciechowski 1869–1953 | |||||||||||||||||||||||||||||||
|