Staré Hradiště | |||
municipo | |||
Poŝto en Staré Hradiště
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Staré Hradiště | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Staré Hradiště | ||
- alteco | 220 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 03′ 56″ N 15° 46′ 44″ O / 50.06556 °N, 15.77889 °O (mapo) | ||
Areo | 8,79 km² (879 ha) | ||
Loĝantaro | 2 053 (2024) | ||
Denseco | 233,56 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1142 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 52 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575704 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Staré Hradiště | |||
Retpaĝo: www.stare-hradiste-obec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Staré Hradiště situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 3 km norde de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo n-ro 324 inter Pardubice kaj vilaĝo Hrobice en ebenaĵo de la rivero Elbo. Vivas ĉi tie 2 053 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kunětice, Němčice, Pardubice, Ráby kaj Srch.
Vilaĝo Staré Hradiště kun la rivero Elbo, herbejoj, arbaro kaj fiŝisto apartenis jam en la dua duono de la 12-a jarcento al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la monaĥejo en la jaro 1421 sinsekve posedis la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, Georgo el Poděbrady, liaj filoj, en la 16-a jarcento senjoroj de Pernštejn kaj poste la Reĝa kamero.
En La jaro 1758 kantonmentis en la vilaĝo imperiestraj regimentoj de L. Wolfebruttel kaj Konigseck kun generalo Rutov. Post milito en la jaro 1866 trans Staré Hradiště iris prusa armeo ĉe sia militiro de Hradec Králové al Pardubice.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 857 |
1880 | 902 |
1890 | 876 |
1900 | 818 |
1910 | 870 |
1921 | 846 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 026 |
1950 | 958 |
1961 | 1 087 |
1970 | 1 121 |
1980 | 1 121 |
1991 | 1 097 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 170 |
2014 | 1 701 |
2016 | 1 774 |
2017 | 1 829 |
2018 | 1 861 |
2019 | 1 900 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 917 |
2021 | 1 950 |
2022 | 1 898 |
2023 | 2 008 |
2024 | 2 053 |
Granda estinta grenejo sur rando de la vilaĝo estas restaĵo de iama senjora korto.
Sub kruco en Staré Hradiště apud vojo al Brozany estis enterigitaj multaj soldatoj el tempo de francaj militoj.
En Staré Hradiště estas komerca kaj industria kvartalo laŭ menciita izolita domo nomata Fáblovka.
En la vilaĝo rapide kreskas multaj modernaj familiaj domoj.
|