![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stefano Báthori (apartigilo) |
Stefano Báthori | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Báthori István | ||||
Naskiĝo | 1430 en Hungara reĝlando | ||||
Morto | 1493 | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Partio | politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Báthory de Ecsed | ||||
Patro | Stephen III Báthory (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Margit Báthori (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Stefano BÁTHORI de Ecsed, hungare BÁTHORI István [ba:tori] (naskiĝis en 1430, mortis en 1493) estis hungara militestro.
Báthori estis perfortema kaj potencsoifa magnato, sed elstara militestro. Li estis la venkinto de la batalo Kenyérmező (13-a de oktobro 1479). Li gvidis plurfoje militmarŝon kontraŭ Moldavio kaj Turkujo. Ekde 1479 ĝis 1493 li estis loktenanto (vojvodo) de Transilvanio. Post la morto de Matiaso la 1-a de Hungario (1490) li iĝis adepto de Vladislao la 2-a Jagello. Li konstruigis la monaĥinejon de Nyírbátor.