Stephen J. Joyce | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1932 |
Morto | 23-an de januaro 2020 (87-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Irlando ![]() |
Alma mater | Universitato Harvard ![]() |
Familio | |
Patro | Giorgio Joyce (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto ![]() |
Stephen James JOYCE (15a de Februaro 1932 – 23a de Januaro 2020) estis nepo de James Joyce kaj la administranto de la literatura havaĵo de Joyce.
Li laboris por la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo por disvolvigo en Afriko. Li retiriĝis el tio en 1991 por dediĉi sin al la administranto de la literatura havaĵo de sia avo. Li kaj lia edzino, Solange Raythchine Joyce, loĝis en la Insulo Ré en Francio. Ili ne havis filon. Tial je la morto de Stephen, James Joyce ne havas posteulojn.[1]
Kiel administranto de la literatura havaĵo de Joyce, li entreprenis multajn jurajn procesojn kontraŭ la plej minimuma uzado de la verko de la irlanda famulo. En 1988, lu detruis kolekton de leteroj verkitaj de Lucia Joyce, nome lia onklino kaj filino de la verkisto.[2]