Stephen LaBerge | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1946 (77-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Arizona Ŝtata Universitato - Bachelor of Mathematics (en) (–1967) Universitato Stanford - doktoro de filozofio (–1980) |
Okupo | |
Okupo | psikologo |
Stephen LABERGE (* 1947) estas usona psikologo kaj entreprenisto. Li estas unu el la plej gravaj esploristoj de la fako de lucidaj sonĝoj.
Li faris sian bakalaŭron en matematiko ĉe la Universitato de Arizono kaj ricevis en 1980 titolon de Ph.D. de psikologio pro la studaĵo Lucid dreaming: an exploratory study of consciousness during sleep (“Lucida sonĝado: esplorada studaĵo de konscio dum dormo”).
Li estis scienca kunlaboranto ĉe la Departemento de Psikologio.
Li gvidas la Lucidan Instituton (Lucidity Institute), kiun li establis. La instituto vendas komercajn memspertkursojn kaj ilojn (ekz. Novadreamer), kiuj kaŭzu lucidajn sonĝojn.
LaBerge estis fundamenta esploranto de la fako de lucidaj sonĝoj. Per la palp-hipotezo li povis pruvi, ke ili estas reala fenomeno. En la dormlaboratorio li povis produkti per siaj okuloj signalon, kiu estis antaŭe interkonsentinta kun alia persono, neintermiksebla kaj ne estas hazarde klarigebla. Dume li estis pruvebla en REM-dormo. Per tio li pruvis la palp-hipotezon. Tiu eksperimento estis sukcesplene ripetinta en tiu ĉi kaj aliaj aranĝaĵoj.